Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĥlestakov, alirante al la fenestro. — Kion vi deziras, miaj karaj?

Voĉo de komercistoj. — Al via afabla moŝto ni volas nin turni. Ordonu, reganto nia, akcepti petoskribon.

Ĥlestakov. — Enlasu ilin, enlasu! Ili venu. Osip, diru al ili, ke ili venu. (Osip foriras.)

Ĥlestakov, akceptas tra la fenestro petoskribojn, disvolvas unu el ili kaj legas. — «Al lia altamoŝta ekscelenca moŝta sinjoro financestro, de la komercisto Abdulin ...» Diablo scias, kion li skribis: eĉ ne ekzistas tia titolo!

Sceno X.
ĤLESTAKOV kaj KOMERCISTOJ, kun korbo da vino kaj kun konusoj da sukero.

Ĥlestakov. — Kio estas al vi, miaj karaj?

Komercistoj. — Kun plej humila peto ni venas al via afabla moŝto.

Ĥlestakov. — Kaj kion vi deziras?

Komercistoj. — Ne pereigu nin, reganto nia! Maljusteco estas farata al ni tute sen ia kaŭzo.

Ĥlestakov. — De kiu?

Unu el la komercistoj. — Nu, ĉio de la ĉi tiea urbestro. Tia urbestro, ho, reganto mia, neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo. Tiajn ofendojn li faras, ke eĉ priskribi ne estas eble. Per senĉesa enloĝigado de soldatoj li tute nin elturmentis, ni ne scias jam kiel nin savi. Ne laŭ decaj agoj li agas. Li ekkaptas per la barbo kaj diras: «Ha, vi, tataro!» Per Dio! Nu, se ni, por tiel diri, ne farus decan respekton al li, — sed ni ja ĉiam plenumas la ordon: kion oni devas doni por vesto al lia edzino kaj filino, — ni kontraŭ tio ne disputas. Sed ne, vidu, al li ĉio ĉi tio ne sufiĉas, — per Dio! Li venas en la magazenon, kaj kion li trovas, li ĉion prenas. Li ekvidas pecon da drapo, li tuj diras: «He, mia kara, tio ĉi