Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi, kiel povis luno lin rigardi?
Mortinton en la patra ĉirkaŭbrako
Mi volis tuj cindrigi en fajrujo;
Sed kiam ekbruletis la vestaĵo,
Mi kaptis lin kaj ĵetis al gardistoj,
Kaj du tombistoj nigraj lin forportis.
Li kuŝu apud frato kaj fratinoj!
Post tiu morto kaj doloro oni
Al mi destinis novajn tagojn kvardek.

Sub rond' de suno, ruĝa kiel sango,
Kaj sub la tendo peste infektita,
Ni vivis, vorton eĉ ne parolante,
Kaj morton ni al morto mem simulis.
Ni eble Dion trompos en ĉielo,
La pest-idolo eble renversiĝos...
Revenis! la anĝelo-mortigisto!
Sed trovis min sen larmoj kaj sen koro,
Por freŝaj la doloroj jam sensentan,
Dirantan jam: do Dio prenu ĉion!
Por la sufer' de l' tria fil' mi havis
Sen larm' palpebrojn kaj el ŝtono koron;
Dolor' jam estis pano ĉiutaga.
Rigardis morton mi de l' filo meza —
Lin familia rondo malplej amis,
Post morto malplej estis li plorata —
Kaj tial Dio mem lin rekompencis