Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tend-angulo, tute flaviĝinte.
Idet' fariĝis pala kaj plorema,
Ĉar la patrina mamo sekiĝadis.
Plorado nur aŭdiĝis en lulilo.
Sinjor', infanojn vi en tomb' ne havas!
Al vi alie ŝajnas la dezerto,
Orbrila eble, hela kaj ĝojeca?
Por mi ĝi estas ebenaĵ' infera!
Tra tiu sabla ebenaĵo oni
Kadavrojn trenis de infanoj miaj!
Kaj sur monteto, kien batas maro,
Por vi la maro bruas — por mi muĝas.
Kaj kiam vent' al bordoj ĝin ne ĵetas,
Por vi murmuras mar' — por mi ĝi ploras.
En la vespera horo, ĉiutage,
Mi aŭdis la kantantan muezenon:
Li, kvazaŭ kompatante mian sorton,
Per voĉo pli malgaja nun anoncis,
Kriante el la sabla konusego
Al malfeliĉa patr' — grandecon Dian.
Ho! estu do al mi laŭdata Allaĥ!
Per bru' de l' flam', vilaĝojn bruliganta,
Per terotrem', la renversanta urbojn,
Per pest', infanojn miajn ekstermanta,
Kaj el patrina sin' — prenanta filojn.
Ho! Allaĥ! Akbar Allaĥ! estas granda!