Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ensorĉita Rondo
elpoligis Antoni GRABOWSKI


Wezmę świecę i latarnię
I głownię z komina.

Li:
Kun kandelo kaj lanterno
Kaj brulŝtipo pina
Serĉos mi, ĉu estas ie
Honestec' knabina.

Ŝi:
Serĉos mi kun luno, steloj,
Kaj la sun' lumanta,
Eble trovos mi junulon
Kun koret' amanta.

Li:
Mi, serĉinte la knabinon,
Scias en ĉi-horo:
Por eltrovi plej honestan —
Sonu per la oro!