Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Na dolinie zawierucha
Mokrym śniegiem dmie.

En la valo neĝa vento
Blovas ĉiam pli;
Fajro sur kameno mia
Krakas ĉirkaŭ mi.

Ĉe l' kamen' el pipo ringe
Fumon lasas mi ...
Ĉiuj rememoroj miaj
Flugas for kun ĝi.

Kie estas la esperoj,
La junec' el or'?
Kiel vento la blovanta
Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celo,
Kun vi, fumo, tri ...
Tri sen celo en la mondo
Kune flugu ni!