Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al ni branĉetoj verdaj pendos,
Narcisoj supren sin etendos,
Kaj de falanta flor' tilia
Kovriĝos kara kapo via.

Mi vin per blankaj rozoj kronos,
Per miozotoj blue zonos,
Ornamos per filik' magia,
Kaj mondon faros pli radia.

Do kiam estos vi edzino,
Amata mia laŭ destino,
Por ni al tiu mirĝardeno
Malfermos pordon amopleno.