Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aŭskultu! kunligite en ĉeno unika,
Animo universa floras en arbusto,
Nutras liliojn — donas idojn al leonoj —
El Sinai profetas al filoj de Adam,
Muĝas en tondroj — skuas profundon de maroj:
Unuigis animon kaj korpon Jehova!

Unu estas la Spaco — unu Di' Jehova —
Kaj en Spaco kaj Dio — la Tempo unika!
Unu sola Potenco ruliĝas tra maroj,
Kaj unu suko ŝprucas en ĉiu arbusto —
Kaj unu sango fluas en filoj de Adam —
Per unu amo ardas patrinoj — leonoj!

Rampaĵoj — kaj ĉielaj birdoj — kaj leonoj
El vermoj eligitaj estis de Jehova,
Same kiel plej alta el vermaro — Adam.
Supre starante, estis li spirit' unika,
Kiu divenis Dion en flama arbusto —
En purpuro de l' suno — en lazur' de maroj.

Kaj ĉiuj de la Tempo kaj de l' Spaco maroj,
De l' animo inspiroj, de l' korpo leonoj —
De l' Historio floroj sur Natur-arbusto,
Kiel atomoj de la esto de Jehova,
El de Eteroj granda unuec' unika
Falis en mirigitajn okulojn de Adam.