Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
EBENIGU VI.
(Popola kanto)
Porównaj Boże
Góry, doliny!
—◡ | —◡ | —
◡—◡ | —◡ | —◡

Ebenigu vi
Montojn, valojn, Di’,
Ke estu tut-ebene!
Gvidu, ho Sinjor’,
Lin al mia kor’,
Dimanĉe frumatene!

Malgraŭ la dimanĉ’
Pelu, ho fianĉ’,
Ĉevalon vian voje;
Estas mia kor’
Plena de dolor’,
Kaj plendas mi malĝoje.