Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Em uma longa jornada
Em camelo mui carregado.

Dum tre longa tag' somera
La kamelo, tro ŝarĝite,
Foje vokis, lacigite:
— "Ho, la ŝarĝo malmodera!"

Aŭdis ĝin fraŭlino pulo,
Kaj respondis fiersente:
— "Trankviliĝu, mi momente
Liberigos vin, karulo,

De l' pezaĵo tro premanta;
Jen mi saltas for el selo!"
Tiam diris la kamelo:
— "Dankon, moŝto elefanta!"