Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

101. AMA SENTO

(Popola kanto.)

Bytj moĵet, ĉto my razajdjomsja, I ĉto nas razluĉit sudjbd.

La sorto nin eble disigos, Se estas la volo de Di’; Vin eble eĉ tio ridigos, Ke kara mi estis al vi.

Sed kiam min ami vi ĉesos, Alia fortiros vin sent’, Neniam mi vin ekforgesos, Por tiu feliĉa moment’.

Foriĝos de mi mia forto, Kaj igos sopiro al vi Suferi la batojn de l’ sorto, Estingos spiriton en mi.