Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiam estis nokte mezonokto
Kaj ekhenis blankĉeval' Damjana,
La patrin' demandis Damjaninon:
„Bofilino, ho Damjanedzino,
Kial henas blankĉeval' Damjana?
Ĉu malsatas li tritikon blankan,
Aŭ soifas li akvon el Zveĉan?“
Kaj rediris la Damjanedzino:
„Bopatrino, ho patrin' Damjana,
Ne malsatas li tritikon blankan,
Nek soifas li akvon el Zveĉan,
Sed lin Damjan kutimigis manĝi
Ĝis meznokt' avenon delikatan,
Post meznokt' vojaĝi sur la strato;
Do funebras li sinjoron sian,
Ke ne portas lin sur sia dorso.
Sed eĉ nun patrino hardokora
De la koro larmon ne ellasis.

Kiam en mateno tag' heliĝis,
Jen alflugas du korvoj, la nigraj,
Sangaj estas ĝis al ŝultr” flugiloj,
Kaj la bekojn kovras blanka ŝaŭmo.
Ili portas manon de heroo,
Kaj sur mano estas ringo ora;
Ili ĵetas ĝin al brust' patrina.
Prenas manon Jugidoj-patrino