Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/230

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
XXIX.
Sveda.


107.


ONDOJ.
(El K. A. Nikander.)


Mitt lif är en vag,
Som röres en tid.

◡—◡ | ◡—◡

La vivo, la mia,
Jen ondo en movo,
Dum forte ĝin skuas
De ventoj ekblovo.

Sed jen kvietiĝis
La maro momente;
La ondo ĉe l' bordo
Ekdormas silente.

Ĝi kuŝas trankvile,
Sin kvazaŭ ne movas,
Kaj tamen ĝi vibras
Kaj tie sin trovas.

La ondo, guteto
En maro de l' mondo,
Ĝi ankaŭ rebrilas
Per ora sunrondo.