Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Atentas li pri ĉiu
Suspekta via gest',
Hirtigas kolhararon
Kaj muĝas reĝa best'.

Sufiĉe da incitoj!
Jen venĝos potencul':
Al malamik' li saltas
Kun fajro en okul'.

Disŝiras li kaj rompas
En la batal'furi';
De sango makulite,
Triumfe muĝas li.

Neniam kvietiĝos,
Dum vivos ni, leon',
Dum havas li ungegojn
Kaj dentojn, laŭ bezon'.