Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
25.


LA ELFREGO.
(Laŭ ritmo de l’originalo, por la muziko de Schubert.)


Wer reitet so spät, durch Nacht und Wind?
Es ist der Vater mit seinem Kind.

Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
Jen estas patro kun infanet';
Li havas knabon en zorga pen',
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.

„Filet', vi kial ektremis pro tim'?”
„Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!
Elfreĝo kun trenaĵ' kaj kron'!”
„Filet', ĝi estas nebulzon'”.

„Ho venu do, infan' al mi!
Mi belajn ludojn ludos kun vi;
Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
Mia panjo havas vestojn el or'!”

„Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
Kion promesas elfreĝ' en sekret'!”
„Ne timu, filet', ne timu vi,
Murmuras vent' en velka foli'”.