Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
X.
Greka nova.


33.
LA BLONDULINO.
(El Solomos.)


Tin idha tin Ksanthùla,
Tin idha pses argà.

◡—◡ | —◡ | —(◡)

Mi vidis ŝin hieraŭ
Malfrue: Blondulin'
Eniris barkon, kiu
El hejm' forportis ŝin.

Plenblovis blankajn velojn
De l' freŝa vento flu',
Kiel kolomb' etendas
Blank-flugiletojn du.

Salutis ŝi amikojn,
Salutis kun malĝoj',
Adiaŭ-redirante
Per tuk' je lasta foj'.

64