Paĝo:Harmonium - Wallace Stevens.djvu/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

I.

Inter dudek neĝaj montoj
La sola moviĝanta objekto
Estis la okulo de merlo.


II.

Mi estis je tri mensoj,
Kiel arbo
Kiu enhavas tri merlojn.


III.

La merlo turniĝadis en la aŭtunaj ventoj,
Eta parto de la pantomimo.


IV.

Viro kaj virino
Estas unu.
Viro kaj virino kaj merlo
Estas unu.


V.

Mi ne scias kiun preferi:
La belecon de pronuncado