Paĝo:Harmonium - Wallace Stevens.djvu/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

X.

Se oni vidus, kiel merloj
Flugas en verda lumo,
Akre krius
Eĉ la ĉasistoj de bonsono.


XI.

Li veturis super Konetikuto
En vitra vagono.
Iufoje timo ponardis lin.
Ĉar li eraris,
Ke la ombro de lia veturilo
Estis merloj.



XII.

La rivero fluas.
Devas esti, ke la merlo flugas.


XIII.

Vesperis dum la tuta posttagmezo.
Neĝis
Kaj neĝontis.
La merlo sidis
En la cedra branĉo.