Paĝo:Heroldo de Esperanto - 21 Majo 1939.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Malgaja printempo

Kaj malaperis mia rido…
Foriris ĝi de longa temp’.
Foriris ankaŭ mia fido
En vivon, kvankam la printemp’
Ĉirkaŭe regas, suno brilas.
Siringoj floras — belodor’;
Kvankam la birdoj gaje trilas, —
Sed mia, ho, doloras kor’…

Doloras koro, kaj animo
Serena mia en mantel’
De malgajeco kaj deprimo:
Similas sun’ al mortkandel’…
Kaj en la urbo miliona
Solecon sentas mia kor’:
Forta turmentas min doloro,
Kaj rido mia estas for…

Halina Weinstein.