Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Peti la ĉefojn-liganojn, venintajn de malproksime
Seninterrompe batali kaj vortojn riproĉajn ne diri."
  Tiel li diris kaj pikis la koron de l' dia Hektoro.
Li el kaleŝo elsaltis sur teron kun siaj armiloj
Kaj, ponardegon svingante, rapidis tra l' aroj da viroj, 495
Al la batalo vokante, kaj vekis kruelan batalon.
Jen returniĝis Trojanoj kaj iris renkonten Aĥajoj,
Sed l' Argoanoj kuntiris la vicojn kaj ilin atendis.
Kiel la vento forblovas gren-ŝelojn de sanktaj draŝejo
Apud la grenventumistoj, kiam l' orbukla Demetro 500
Ŝelojn de grenoj formetas, blovigadante la venton,
Kaj la draŝejoj blankiĝas sub ili: tiel l' Aĥajoj
Tute kovriĝis per polvo, kiun inter l' amasoj
Alte al kupra ĉielo forlevis la hufoj ĉevalaj,
Kiuj batalon reiris, per direktintoj igitaj. 505
Jam ili metis la manojn al malamikoj, sed nokton
Faris Areso bruema ĉe ili por helpi Trojanojn,
Tra la aregoj irante kaj plenumante l' ordonon,
Al li donitan de Febo-Apolo, portanta orglavon —
Igi Trojanojn batali, se Palas-Atenon li vidos 510
Iri de tie, ĉar ŝi al Danaoj estis helpanta.
  Sed Feb-Apolo Eneon el sia riĉega sanktejo
Elforkondukis kaj lin refortigis, la ĉefon popolan,
Kaj li aperis en mezo de viroj, kaj ĉiuj ĝojegis
Ree vidante lin vivi kaj iri al ili sen vundoj 515
Kaj per kuraĝo flamegi, sed li demandita ne estis:
Ilin zorgigis alio, sendita de Febo-Apolo
Kaj de Ares' mortigulo kaj de terura Malpaco.
  Sed Odise' kaj Tidido kune kun ambaŭ Ajaksoj
Igis Danaojn batali, kvankam ĉi tiuj sen igo 520
Nek la atakojn nek kriojn de Trojoviroj ektimis:
Ili kuraĝe atendis simile al nuboj, de Zeŭso
Supremetitaj sur montaj supraĵoj en tempo malventa
Tute senmove, se dormas Boreo kun ĉiuj aliaj
Ventoj brueme-koleraj, kiuj la nubojn mallumajn 525
Sur la ĉielo dismetas per brueganta blovego:
Tiel Danaoj sen timo kuraĝe atendis Trojanojn,