Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la ombrajo de granda arbo; pro kio la najbaroj povis certiĝi pri la horo tiel precize per liaj moviĝoj, kiel per sunhorloĝo. Estas vere, ke oni malofte aŭdis lin paroli, sed li senĉese fumis sian pipon. Liaj aliĝantoj, tamen (ĉar ĉiu eminentulo havas siajn aliĝantojn), perfekte komprenis lin kaj sciis kiel konkludi pri liaj opinioj. Kiam al li malplaĉis io legita aŭ rakontita, oni rimarkis, ke li fumas sian pipon furioze kaj ekblovas mallonge, ofte kaj kolere; sed kiam io plaĉis al li, malrapide kaj trankvile li enspiris la fumon, kaj eligis ĝin per malpezaj kaj serenaj nubetoj; kaj, kelkfoje, prenante el sia buŝo la pipon, kaj lasante la bonodoran vaporon volviĝi ĉirkaŭ la nazon, serioze li skuis la kapon kiel signo de perfekta aprobo.

E1 tiu fortikaĵo la malfeliĉa Rip estis fine elpelita de sia megera edzino, kiu subite interrompis la trankvilecon de la kunsido kaj tute malrespektis la anojn. Eĉ tiu majestulo, Nikolao Vedder mem, ne estis sankta por la maltima lango de tiu terura furiozulino, kiu rekte lin akuzis pro lia instigo de sia edzo al liaj mallaboremaj moroj.

Fine la malbonŝanca Rip preskaŭ tute malesperis; kaj lia sola rimedo kontraŭ la farmlaboro kaj la bruaĉo de sia edzino estis preni pafilon en la manon kaj forvagi en la arbaron. Tie li kelkfoje sidigis sin ĉe arbopiedo kaj dividis la enhavon de sia portmanĝujo kun Lupo, kiun li simpatiis kiel kunsuferanton pro persekuto. „Malfeliĉa Lupo“, li kutimis diri,„via mastrino ja kondamnas vin al hundaĉa vivo, sed ne senkuraĝiĝu, mia bravulo, dum mi vivos neniam mankos al vi amiko por helpi“. Tiam Lupon svingis la voston ĝoje, sopire rigardis en la vizaĝon de sia mastro, kaj, se la hundoj povus senti kompaton, mi vere kredas, ke li reciprokis la senton tutkore.

16