Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

frapis ŝiajn orelojn, kaj ŝia onklino, vekiĝinte pro la muziko, kaj ŝin sekvinte silente al la fenestro, falis en ŝiajn brakojn. Kiam ŝi denove elrigardis, la fantomo. jam malaperis.

El la du virinoj la onklino nun pli multe bezonis trankviligon, ĉar ŝi estis tute freneza pro teruro. Rilate al la junulino estis io, eĉ en la fantomo de ŝia iianĉo, kio ŝajnis al ŝi aminda. Ankoraŭ estis ŝajno de vira beleco; kaj kvankam la ombro de viro apenaŭ povas kontentigi la sentojn de amomalsana knabino, tamen, kiam oni ne povas havi la substancon, eĉ tio konsolas. La onklino deklaris, ke ŝi volas neniam dormi duan fojon en tiu ĉambro; la nevino, por unu fojo, estis malobeema, kaj samforte deklaris, ke ŝi intencas dormi en neniu alia en la kastelo: sekve ŝi devis dormi en ĝi sola, sed ŝi alkonsentigis sian onklinon promesi, ke ŝi ne rakontos la okazintaĵon pri la fantomo, por ke ŝi ne perdu la solan melankolian plezuron sur la tero restantan al ŝi — tio estas loĝi en-la ĉambro, kie la gardema fantomo de ŝia amanto nokte gardstaris.

Dum kiom da tempo la bonkora maljunulino estus restinta fidela al sia promeso estas necerte, ĉar ŝi kore ŝatis paroli pri mirindaĵoj, kaj oni sentas specon de triumfo, estante la unua, kiu rakontas teruran historion; oni tamen citas en la najbaraĵo, kiel memorindan ekzemplon de virina sekreteco, ke ŝi nenion diris al iu dum tuta semajno. Sed ŝi subite liberiĝis de ĉia plua sindeteno per la sciigo, alportita unu matenon al la manĝtablo, ke la junulino estas netrovebla. Sia ĉambro estis malplena — neniu estas dorminta en la lito — la fenestro estis malfermita, kaj la birdo forflugis.

La miradon kaj konsternon, kun kiuj oni ricevis la sciigon, povas imagi nur tiuj, kiuj rimarkis la ekscitecon

56