Ĉiuj estis humidigintaj mian bruston per sia ploro. Emma, kiu estintis la lasta, sciante kion mi estis serĉanta ĉirkaŭ mi kiam mi liberigis min de ŝiaj brakoj, indikis al mi la pordon de la kapelo, kaj mi eniris en ĝin. Sur la altaro radiadis sian duonflavan splendon du lumiloj: Maria, sidante sur la tapiŝo, sur kiu reliefiĝis la blankeco de ŝiaj vestoj, eligis debilan krion kiam ŝi sentis min, kaj denove lasis fali la senplektan kapon sur la sidilon sur kiu ŝi tenis ĝin apoge klinita kiam mi eniris. Kaŝante tiamaniere al mi la vizaĝon, ŝi levis la dekstran manon por ke mi prenu ĝin: duone surgenue, mi banis ĝin per larmoj kaj ĝin kovris per karesoj; sed kiam mi ekstaris, kvazaŭ timante ke mi jam foriru ŝi leviĝis subite por alkroĉi sin singultante al mia kolo. Mia koro estis gardinta por tiu momento preskaŭ ĉiujn siajn larmojn.
Miaj lipoj apogiĝis sur ŝian frunton… Maria, skuante timigita la kapon, ondigis la buklojn de sia hararo, kaj kaŝante la vizaĝon sur mian bruston, etendis unu el la brakoj por indiki al mi la altaron. Emma, kiu estis ĵus enirinta, ricevis ŝin senkonscia sur sian sinon, kaj samtempe per peteganta gesto invitis min foriri. Kaj mi obeis.
Jam du semajnojn mi estis en Londono, kaj iun vesperon mi ricevis leterojn de la familio. Mi rompis per tremaj manoj la pakaĵeton, fermitan per la sigelo de mia patro. Enestis unu letero de Maria. Antaŭ ol disfaldi ĝin, mi serĉis en ĝi tiun parfumon, tre konatan de mi, de la mano kiu ĝin estis skribinta: ĝi ankoraŭ restis; en la leterfaldoj troviĝis peceto da lili-kaliko. Miaj nubaj okuloj vane klopodis legi la unuajn liniojn. Mi malfermis unu el la balkonoj de mia ĉambro, ĉar ŝajnis al mi ne sufiĉa la interna aero...