aperante sub la nigraj nuboj kiuj estis kaŝinta ĝin, banis la forajn ĝangalojn, la marbordajn manglejojn kaj la glatan kaj silentan maron per tremaj kaj ruĝecaj brilegoj, similaj al tiuj kiujn disĵetas la vakso-torĉoj de iu ĉerko sur la marmoran plankon kaj sur la murojn de iu mortoĉambro.
—Kaj nun ĝis kiam? —diris al mi la Administranto korespondante al mia adiaŭa ĉirkaŭbrako per alia tre prema.
—Mi eble revenos tre baldaŭ —mi respondis al li.
—Ĉu vi reiros, do, al Eŭropo?
—Povas esti.
Tiu viro tiom sprita ŝajnis al mi melankolia tiumomente.
Dum malalproksimiĝadis de la bordo la ŝeda kanuo, sur kiu troviĝis Laŭrenco kaj mi, li kriis:
—Bonegan vojaĝon!
Kaj sin direktante al la du remistoj:
—Kortiko [Piednoto 1]! Laŭreano!... Tre zorgu pri li, prizorgu lin kiel aferon mian.
—Jes, mastro —respondis duope la du nigruloj.
Ni estis eble je duon-mejlo for de la plaĝo, kaj ŝajnis al mi distingi la blankan formon de la Administranto, senmova en la sama loko en kiu li estis brakuminta min.
La flavecaj splendoj de la luno, kelkfoje vualitaj, ĉiam funebraj, akompanis nin ĝis post kiam ni eniris en la enfluejon de la Rivero Dagva.
Mi staradis ĉe la pordo de la rustika kajuto, volbo-forma tegmento, farita per matamboj 10 [Piednoto 2], behukoj 11 [Piednoto 3] kaj folioj de rabihorkado 12 [Piednoto 4], kiun laŭlonge de la rivero oni nomumas ranĉo. Laŭrenco, post pretigi iaspecan liton sur tabuloj el gradvo 13 [Piednoto 5] sub tiu flosanta kaverno, sidadis ĉe miaj piedoj kun la kapo apogita sur la genuoj, kaj ŝajnis duondormi. Kortiko (tio estas, Gregoro, ĉar tiu estis lia person-nomo), remadis proksime al ni grumblante de tempo al tempo la melodion de iu bundeo 14 [Piednoto 6]. La atleta korpo de Laŭreano
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/>
ne estis trovita