Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dentoj la pikglavo. Sub ĝi kapo de la hundo: sangrulaj okuloj, bojaĉa buŝego kun ŝaŭmguta lango.

Subite en la okuloj de la atakanto surprizo, hezito. Lia vizaĝo seneriĝas, unu mano gestas al la glavtenilo elprenante la armilon el la dentkapto.

»Cezaro? Vi?«

En la vizaĝo de la Juliano same la surprizo. Liaj muskoloj malstreĉiĝas.

»Katilino?«

Denove la nervostreĉo:

»Min viva vi ne kaptos.«

Katilino repaŝas.

»Sensencaĵoj, Cezaro. Ni estas ja amikoj.«

La Juliano hezitas. Ne lasas Katilinon for el la vido.

»Ni estas ja amikoj.« malpaciencas ekstere la Sergiano.

»Je honora vorto, malfermu jam! — Kuŝ’ Barkas!« li diras la lastajn vortojn al la hundo, kies kapo tuj malaperas. Malrapide, ankoraŭ tute konfuzite, la Juliano sin trenas al la pordo, forpuŝas la riglilon kaj malfermas.

La Sergiano eniras, senzorge ĵetas la glavon sur la kuŝejon kaj esplore ĉirkaŭrigardante etendas la manon al Cezaro.

»Hej, kion vi faras ĉi tie?«

Ankaŭ la hundo postvenas, tere kuŝiĝas kaj langpende ekspiregas.

»Proskribita« respondas Cezaro.

»Ankaŭ vi? Kial?«

»Ĉar mi ne konsentis eksedziĝi.«

»Ĉar vi — eh jes, via edzino estas filino de Cinno. Nu jes, Sullo scias malami — eĉ post la tombo!«