Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Antaŭparolo al la unua eldono

Esceptante la somerajn libertempajn monatojn, la Lyon-a Esperantista Grupo kunvenas ĉiumerkrede vespere en la Esperantista Hejmo. Ni parolas pri la plej novaj okazintaĵoj en Esperantujo, legas la plej interesajn novaĵojn el la diverslandaj esperantistaj ĵurnaloj kaj krome ni tradukas verkojn el la franca literaturo. Ni ĉiuj aparte tradukas hejme kelkajn paĝojn, kaj ni korektas ilin reciproke dum la grupa kunsido, komparante la diversajn tradukaĵojn. Tiamaniere okazis pri la interesa „Instituto Milner“, pri kiu la lerta verkisto S-ro Jean Jullien kaj la eldonisto de la „Revue Bleue“, en kiu ĝi aperis, bonvolis doni al ni la permeson, ĝin esperantigi kaj publikigi Esperante.

Lingvo Internacia jam presis kelkajn el niaj tradukoj.

Prof. Dr. H. Dor,
Prezidanto de la Lyon-a Grupo