Saltu al enhavo

Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Aglomerato. Aglomeraĵo.


Aglutini (Med.). Kunglui : aglutini la randojn de vundo; aglutini leŭkocitojn.


Agonio. Batalo de la mortanto kontraŭ la morto; la lastaj suferoj de la mortanto. Agonii. Esti en la stato de l’ agonio. Agonianto. Persono, kiu agonias.


Agordi. Konformigi reciproke la kordojn de instrumento, unu instrumenton al alia. Agordo. Reciproka, konformigo de l’ kordoj de instrumento, de unu instrumento al alia.


Agrabla. Kiun oni volonte vidas, aŭskultas, k. t. p. : agrabla persono, vizaĝo, voĉo. Malagrabla. Kiun oni ne volonte vidas, aŭskultas, k. t. p.


Agrafo. Metala hoketo kun ringeto, kiu servas por kunigi du randojn de vesto. Agrafi. Kunigi per agrafo. Komparu : Broĉo, buko, pinglo.


Agregato (Filoz.). Io formita per kuniĝo de unuspecaj objektoj : agregato de molekuloj.


Agrikulturo. Kulturado de la tero.


Agronomio. Scienco, arto kulturi la teron.


Agronomo. Persono, kiu konas la agronomion, kiu sin okupas per la agronomio.


Aĝo. Tempo, pasinta de la naskiĝo : Kian aĝon li havas? Li estas kvardekjara. Aĝa. Havanta aĝon : Li estas pli aĝa, ol lia fratino. Plenaĝa. Havanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn : En tre multaj landoj oni fariĝas plenaĝa post la dudekunua jaro de la vivo.


Aĝio. Diferenco inter la nominala kaj efektiva (laŭkursa) valoro de la mono.


Aĝioto. Spekulacio en la borso per publikaj paperoj. Aĝioti. Sin okupi per la aĝioto. Aĝiotisto. Persono, kiu profesie aĝiotas.


Ajlo (Bot.). Bulba vegetaĵo kun forta odoro, uzata kiel spicaĵo (Allium sativum).


Ajn. Ĝeneraliga sendifina partikulo, aldonata al pronomoj, adverboj kaj konjunkcioj : kiu ajn, kiel ajn, kiam ajn.


-Aĵ. Sufikso por derivi nomon de objekto, afero, farita el tio, devenanta de tio, kion esprimas la radiko; por esprimi ion konkretan : porkaĵo = porka viando; amikaĵo = amika ago. Aĵo. Afero, objekto.


Akacio (Bot.). Arbo el la familio de l’mimozacoj (Acacia).


Akademio. - 1. Supera lernejo, universitato. - 2. Societo de scienculoj, literaturistoj, artistoj.


Akanto (Bot.). Suda dorna vegetaĵo (Acanthus).


Akapari. - 1. Aĉeti kiel eble plej grandan kvanton da komercaĵo, por plialtigi la prezon kaj vendi kare. - 2. Proprigi al si kun malutilo por aliaj. Akaparo. Ago de tiu, kiu akaparas.


Akaro (Zool.). Parazita insekto el la vico de l’araknoidoj (Acarina).


Akceli. Plirapidigi kaj samtempe helpi, sukcesigi : La aliĝo de famaj scienculoj forte akcelis la progreson de Esperanto. Akcelo. Ago de tiu, kiu akcelas.


Akcento. Plilaŭtigo, plifortigo de la voĉo sur unu silabo de la vorto : La Francoj, parolante esperante, ofte metas la akcenton sur la lasta silabo. Akcenti. Meti la akcenton.


Akcepti. - 1. Konsenti preni tion, kion oni donas, proponas : Ne estas ĝentile ne akcepti donacon. - 2. Esti hejme por la vizitantoj : Sino N. akceptas ĉiun mardon. - 3. Aprobi, konsenti : La propono estis akceptita per aklamo. Akcepto. Ago de tiu, kiu akceptas. Akceptebla. Kiu povas esti akceptita : neakceptebla propono. Komparu : Ricevi.


Akcesora. Akompananta la ĉefan aferon; flanka, ne ĉefa. Akcesoraĵo. Afero, objekto akcesora.


Akcio. Atesto pri partopreno en kompanio komerca aŭ industria : La kurso de la akcioj falas dum milito. Akciulo. Posedanto de akcio : Oni aranĝas ĉiujare kunvenon de la akciuloj por decidi la plej gravajn aferojn de la kompanio.


Akcidento. Okazo malfeliĉa, malagrabla kaj neatendita : fervoja akcidento; laboristo, vundita de akcidento. Akcidenta. Hazarda kaj malfeliĉa, malagrabla.


Akcipitro (Zool.). Rabobirdo el la familio de l’falkoj (Astur).


Akcizo. Imposto de la manĝaĵoj, alkoholaĵoj, k. t. p.


Akiri. Fariĝi posedanto per batalo, laboro, aĉeto k. t. p. Akiro. - 1. Ago de tiu, kiu akiras. - 2. Objekto, afero akirita : Eksterminte la malamikojn, la taĉmento revenis kun riĉa akiro. Akirebla. Kiu povas esti akirita.


Aklami. - 1. Saluti per laŭtaj krioj. - 2. Elekti iun, akcepti proponon sen