Saltu al enhavo

Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
S


Sabato. Sepa tago de la semajno.


Sablo. Speco de tero, konsistanta el tre malgrandaj grajnoj, ne kunigitaj unu kun alia : sablo de la dezerto. Sabla. De sablo, el sablo. Sablaĵo. Sabla malprofundaĵo en maro, en rivero. Sablero. Grajno de sablo.


Sabro. Longa hakarmilo kun unutranĉa arkforma klingo. Komparu : Glavo, rapiro, spado.


Safiro. Malhele blua multvalora ŝtono.


Safrano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ iridacoj; ĝiaj floroj estas uzataj kiel spicaĵo (Crocus sativus).


Sago. Stangeto, pintita ĉe unu ekstremo kaj kun plumoj ĉe la alia, kiun oni ĵetas per la pafarko : rapide, rekte, kiel sago. Sagujo. Ujo por sagoj. Sagforma. Havanta formon de sago.


Sagaca. Posedanta penetreman spiriton. Sagace. En sagaca maniero. Sagaceco. Eco de tiu, kiu estas sagaca.


Saguo. Faruno el la medolo de hinda palmo.


Saĝa. Posedanta subtilan spiriton, havanta la kapablon juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas : saĝa homo, saĝa konsilo. Saĝo. Kapablo juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas. Saĝulo. Homo, karakterizata de granda saĝo : Sokrato. Malsaĝa. Posedanta malfortan spiritan kapablon. Malsaĝo. Malforta spirita kapablo.


Sako. Ujo el du tolaj pecoj, kunkudritaj malsupre kaj ĉe la flankoj, kaj libera supre : sako por greno, sako da terpomoj. Sakforma. Havanta formon de sako.


Sakro (Anat.). Baza osto de la vertebra spino.


Sakramento. Solena religia ceremonio de la kristana rito, donacanta per videbla signo la nevideblan dian favoron : bapto, konfirmo.


Sakrilegio. Malrespekta ago kontraŭ sanktigita persono, objekto aŭ loko.


Sakristio. Loko en preĝejo, kie oni konservas la objektojn kaj vestojn por la diservo kaj kie la pastro sin vestas antaŭ la diservo. Sakristiano. Servisto, kiu zorgas pri sakristio.


Saksifragacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj : ribo.


Salo. - 1. (Ĥem.). Komponaĵo de metalo kaj acido. - 2. Klorato de l’ natrio, kiun oni uzas por spici la manĝaĵojn. Sali. Spici per salo, meti salon : sali supon. Trosali. Meti tro multe da salo : trosali terpomojn.


Salajro. Sumo, periode pagata por servo, laboro : monata salajro de servisto, jara salajro de oficisto. Komparu : Honorario.


Salamandro (Zool.). Amfibio el la vico de la vosthavaj (Salamandra).


Salato. Manĝaĵo, konsistanta el verdaj herboj aŭ legomoj, spicitaj per salo, vinagro kaj olivoleo.


Saldo. Diferenco en kalkulo inter la kredito kaj debeto, inter la enspezoj kaj elspezoj.


Saliko (Bot.). Arbo aŭ arbeto el la samnoma familio; la ŝelo estas uzata por la tanado, la vergoj por korboj (Salix).


Salikacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj : saliko, poplo.


Salivo. Akvosimila, iom muka fluidaĵo de la buŝo, por malsekigi kaj digesti la manĝaĵojn.


Salmo (Zool.). Speco de rivera ostfiŝo (Salmo).


Salono. Ĉambro por akcepti gastojn kaj vizitantojn.


Salpetro (Ĥem.). KNO3 Kaliazotato, senkolora salo kun speciala malvarmiga gusto, uzata por la produktado de la azotika acido, en miksaĵo kun sulfuro (pulvo) k. t. p.


Salti. Rapide sin movi, subite levante ambaŭ piedojn de la loko, kie oni staras, kaj ree sin starigante sur ili. Salto. Movo de tiu, kiu saltas.


Saluto. Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al persono, kiun oni renkontas, al kiu oni skribas : saluto per ĉapelo. Bonan tagon, kara amiko! Mi finas mian leteron per respektplena satuto al Via edzino. Saluti. Fari saluton.


Salvo. Samtempa pafo de multe da pulvopafiloj.