Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Aŭtografo. Io skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.

Aŭtografa. Skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.

Aŭtografio. Reproduktado de aŭtografoj per la litografio.


Aŭtokrato. Absoluta reganto. Aŭtokrata. Reganta absolute.

Aŭtokratio. Aŭtokrata sistemo de regado.

Aŭtomato. - 1 . Aparato, movata de risorto (precipe imitanta vivantan estaĵon).

-2. Aparato, kiu elĵetas per sia mekanismo diversajn objektojn (bombonojn, poŝtkartojn, fervojajn biletojn), post kiam oni enmetis moneron de difinita grandeco.

- 3. Persono sen volo, sen energio.

Aŭtomata. Aganta per si mem, sen ekstera kaŭzo, mekanika : La batado de la koro estas aŭtomata.

Aŭtomate. En aŭtomata maniero, kiel aŭtomato.


Aŭtomobilo. Veturilo, kaleŝo, movata de motoro.


Aŭtonomio. Sistemo de regado de provinco, sendependa de la centra registaro.

Aŭtonomia. Posedanta aŭtonomion, bazita sur aŭtonomio : aŭtonomia provinco, aŭtonomia administrado.


Aŭtoro. Verkisto : aŭtoro de poemo, de scienca verko, de opero.


Aŭtoritato. Povo, spirita influo, bazita sur respekto al iu, sur ies saĝo, virtoj : patra aŭtoritato, aŭtoritato de scienculo, de ĉefo.

Aŭtoritata. De aŭtoritato, posedanta aŭtoritaton : aŭtoritata opinio.


Aŭtuno. La tria sezono de la jaro, inter la somero kaj vintro, t. e. inter la dua tagnoktegaleco kaj la plej mallonga tago de l’ jaro.

Aŭtuna. De aŭtuno, okazanta en aŭtuno : aŭtuna vento.

Aŭtune. Dum aŭtuno.


Avo. Patro de patro, patro de patrino.


Avanso. Progreso en rango, en ofico : doni avanson, ricevi avanson.

Avansi. Progresi en rango, en ofico.


Avara. Karakterizata de ekstrema deziro kolekti riĉaĵojn, ne volonte elspezanta.

Avari. Ne volonte, ne multe doni : avari laŭdojn, helpon.

Avareco. Eco de tiu, kiu estas avara.

Avarulo. Persono avara. Komparu : Avida, ŝparema.


Avelo (Bot.). Arbeto el la familio de la kupuliferoj kun manĝeblaj nuksoj (Corylus avellana).


Aveno (Bot.). Greno, uzata kiel paŝtaĵo por la ĉevaloj (Avena).


Aventuro. Rimarkinda, eksterordinara okazo en ies vivo; kuraĝa danĝera entrepreno.

Aventuristo. Persono, havanta inklinon al aventuroj.


Averti. Antaŭsciigi pri minacanta danĝero, malfeliĉo, malbono, por ke oni ĝin evitu : averti iun pri proksimiĝanta fulmotondro.

Averto. Vortoj de tiu, kiu avertas.


Avida. Forte deziranta posedi ion : avida de gloro, avida de mono.

Avide. En avida maniero.

Avideco. Eco de tiu, kiu estas avida. Komparu : Avara, ŝparema.


Avizo. Presita sciigo pri estonta fakto : avizo pri baldaŭa apero de verko.

Avizi. Sciigi pri estonta faklo. Komparu : Afiŝo, anonco, prospekto, reklamo.


Azeno (Zool.). Longoreta kvarpiedulo el la gento de 1’ ĉevaloj : malsaĝa kaj obstina kiel azeno (Asinus).


Azilo. Rifuĝejo.


Azoto (Hem.). N. Ĥemia elemento, senodora, senkolora gaso, el kiu konsistas kvar kvinonoj de la atmosfera aero; ĝi ne brulas, ne subtenas la bruladon, ne taŭgas por la spirado.


B


Babili. Paroli pri negravaj aferoj, paroli multe kaj precipe por la sola plezuro de parolado.

Babilo. Vortoj de tiu, kiu babilas.

Babilema. Kiu amas babili.

Babilulo. Persono babilema.


Babordo. Maldekstra flanko de ŝipo (se oni turnas la vizagon al la antaŭa parto).


Bacilo. Bakterio, havanta formon de bastoneto : bacilo de la olero.


Bagatelo. Negranda objekto, negrava afero.


Bajoneto. Pinta batalilo, kiun oni almetas al la pafiloj : Talleyrand diradis : "Oni povas ĉion fari per la bajonetoj, sed oni ne povas sidiĝi sur ili".