Caro. Rusa monarho.
Cedi. - l . Ĉesi kontraŭstari, reiri :
Post mallonga batalo la malamiko cedis.
- 2. Lasi al iu ion, kion oni mem bezonas :
cedi al iu sian seĝon.
Cedo. Ago de liu, kiu cedas.
Cedema. Facile cedanta al la volo de alia, facile konvinkebla, ne disputema.
Cedro (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj (Cedrus).
Cejano (Bot.). Herba vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj; ĝiaj floroj estas uzataj en la medicino (Centaurea cyanus).
Celi. - l . Direkti pafon al la trafota objekto, peni trafi : celi al birdo, celi birdon. - 2 Direkti la volon, deziron, agadon; peni atingi, peni plenumi : celi la bonon de aliaj.
Celo. Celata objekto : celo de pafo, celo de deziroj; atingi, trafi celon.
Sencela . Kio estas sen klara celo, senutila: sencela diskutado.
Celtabulo . Tabulo kun desegnaĵo (ordinare koncentraj cirkloj), al kiu oni pafas dum ekzercoj.
Celerio (Bot.). Legomo, kulturita apio.
Celuloido. Kornforma diafana maso el pafkotono kaj kamforo, el kiu oni fabrikas kombilojn, tenilojn kaj diversajn galanteriaĵojn.
Celulozo. Substanco, el kiu konsistas la solida parto de la vegetaĵoj.
Cembro (Bot.). Arbo el la grupo de l’
koniferoj (Pinus cembra).
Cemento. Substanco el pulvorigitaj kalkaj kaj argilaj ŝtonoj, uzata kiel mortero.
Cementi. Kunigi per cemento kovri per cemento. Komparu : Kalko, stuko.
Cendo. Malgranda monero : centono de dolaro, centono de guldeno.
Cent. Dekfoje dek (100) : cent homoj, cent homojn.
Centestro. Ĉefo de taĉmento, de cent mililistoj, laboristoj.
Jarcento (centjaro). Periodo de cent jaroj.
Centavo. Malgranda monero de multaj amerikaj ŝtatoj.
Centezimala. Bazita sur sistemo, en kiu la tuto estas dividita en cent partojn : centezimala termometro, centezimala grado.
Centifolio (Bot.). Speco de l’ rozo (Rosa centifolia).
Centigramo. Centono de gramo.
Centilitro. Centono de litro.
Centimo. Centono de franko.
Centimetro. Centono de metro.
Centro. - 1. Punkto egaldistanca al ĉiuj punktoj de cirklo : Cirklo estas kurba linio, kies ĉiuj punktoj estas en egala distanco al interna punkto, nomata centro. - 2. Meza punkto. , meza loko : centro de tablo, centro de urbo. - 3. Modera partio en parlamento.
Centra. Kiu estas en centro : centra punkto, centra kvartalo.
Alcentrokura. Aganta, movanta al centro : alcentrokura forto.
Decentrokura . Aganta, movanta for de la centro.
Alcentrigi. Kunigi, kolekti en komunan centron; centralizi.
Centralizi. Kunigi, kolekti en komunan centron, en mezan punkton : centralizi la fortojn, centralizi la administradon.
Centralizado . Agado de tiu, kiu centralizas.
Cenzuri. Trarigardi manuskriptojn aŭ presprovaĵojn, por kontroli, ĉu ili ne enhavas ion kontraŭ la registaro, kontraŭ la eklezio.
Cenzuro . Cenzuranta kontrolo.
Cenzuristo. Persono, kies ofico estas cenzuri.
Cerbo (Anat.). Grize-blanka substanco, formanta la centran parton de la nerva sistemo de l’ homo kaj de aliaj vertebruloj : krania cerbo, spina cerbo.
Ceremonio.-l. Ekstera formo de religia kulto, de oliciala soleno : funebra ceremonio, ceremonio de kronado. -2. Ekstera formo de neintimaj rilatoj : Lasu la ceremoniojn kaj venu al ni, kiam vi volas kaj vestita, kiel ĉiutage.
Ceremonia. - 1. Amanta la ceremoniojn : La Ĥinoj estas eketreme ceremoniaj. -2 . Solena, pompa : ceremonia tono. -3. Neintima : ceremonia vizito.
Ceremonie. En ceremonia maniero : ceremonie paroli.
Senceremonie. Simple, intime.
Cerezino. Tera vakso.