Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

- 2. Senmiksa, ĥemie pura : absoluta alkoholo.

- 3. Ne relativa : absoluta vero.

Absoluteco. Eco de tio, kio estas absoluta.


Absolutismo. Absoluta maniero de regado, de agado.


Absolvi. Pardoni la pekojn : Post la konfeso la pastro absolvas la pentantan pekulon.

Absolvo. Pardono de l’pekoj.


Absorbi. Tute okupi la pensojn, la atenton : La laboro tiel absorbis lin, ke li forgesis pri la tagmanĝo.


Abstinenco. Sindetenemo, pro principo, de la uzado de l’tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.

Abstinenculo . Persono , kiu sin detenas, pro principo, de la uzado de la tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.


Abstrakta. Kio ne estas perceptebla de la sentoj : La substantivoj povas esti dividataj en du grupojn : abstraktaj, ekz. bono, penso, ideo; kaj konkretaj : ekz. tablo, hundo.

Abstraktaĵo. lo abstrakta.'

Abstrakteco. Eco de tio, kio estas abstrakta.


Absurda. Plene sensenca : Absurda estas la supozo pri la ekzisto de eliksiro de l'juneco.

'Absurdo. lo absurda : Kia absurdo!

Absurdeco. Eco de tio, kio estas absurda.


Abunda . Havanta grandan kvanton , bone provizita, pli ol sutiĉa : abunda rikolto, abunda programo.

Abundeco. Eco de tio, kio estas abunda : abundeco de fiŝoj en lago.


Acero (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata en multaj metioj (Acer).


Acetato. Salo de la vinagra acido.


Acetileno (Ĥem.). C2H2. Bruligebla gaso, kiun oni produktas el kalcikarbido agante je ĝi per akvo.


Acida. Havanta akran guston, kiel tiu de la vinagro : acida frukto. Acido.

- l. Io acida.

- 2 (Ĥem.). Kombinaĵo de la hidrogeno kun metalo, ruĝiganta la bluan lakmuson.

Acideco. Eco de tio, kio estas acida.


Aĉeti. Akiri ion, pagante por ĝi monon : aĉeti kare, malkare.

Aĉeto. Ago de tiu, kiu aĉetas.

Aĉetanto. Persono, kiu aĉetas.

Aĉetebla. Kiu povas esti aĉetita : En la nuna tempo ĉio kaj ĉiu estas acetebla.

Aĉetisto. Persono, kies profesio estas aĉeti.


-Ad. Sufikso, esprimanta agon ripetatan aŭ longedaŭran : pafado, restado.


Adapti. Konformigi por speciala celo, por specialaj kondiĉoj : adapti la rimedojn al la celo, adapti versajon por kanto.

Adapto. Ago de tiu, kiu adaptas. Komparu : Apliki , uzi.


Adepto. - l. Partiano de doktrino , de sekto : adepto de la epikurismo.

- 2. Persono, konanta arton , sciencon kaj sin okupanta per ili : adepto de la pentrarto.


Adiaŭ. Esprimo de la ĝentileco, kiam oni foriras, disiĝas : Adiaŭ kara amiko, ĝis revido en la plej proksima kongreso!

Adiaŭa. Kiu adiaŭas, de adiaŭo : adiaŭa vorto, adiaŭa kunveno.


Adicio. Aritmetika operacio , per kiu oni aldonas unu nombron al alia, t. e. kunigas du nombrojn en unu, kiu posedas tiom da unuoj, kiom ambaŭ kune.

Adicii. Fari la adicion : adicii unu nombron al alia.


Adjektivo. Vorto aldonata al substantivo por montri ĝian econ : bona knabo.

Adjektiva . De adjektivo ; simila al adjektivo, havanta karakteron de adjektivo : adjektiva fleksio, adjektiva esprimo.


Adjunkto. Helpanto de supera oficisto .


Adjutanto. Oficiro, konstante akompananta sian ĉefon kaj komunikanta liajn ordonojn al la subuloj.


Administri. Konduki aferojn privatajn aŭ publikajn per persona kunlaboro : administri bienon, administri domon, administri kompanion.

Administranto. Persono, kiu administras. Komparu : Direkti, regi.


Administracio. Administrantaro .


Admiri. Rigardi kun miro kunigita kun aprobo, estimo, alta ŝato : admiri heroon, admiri kuraĝon.

Admiro. Sento de tiu, kiu admiras.

Admirinda. Meritanta admiron : admirinda modesteco.


Admiralo. Ĉefo de milita ŝiparo.


Admiralitato. Estraro - de ŝiparo kaj ĝia oficejo.


Admoni. Instigi per vortoj al la plenumo de devo : La patrino admonis la filon al la diligenteco.

Admono. Vortoj de tiu, kiu admonas.


Adopti. Kun formala akto preni en sian familion kiel sian propran infanon ; filigi, filinigi : adoptiorfon. Adopto. Ago de tiu, kiu adoptas.


Adori. - 1. Respekti kaj ami kiel Dion.

- 2. Forte ami, alte ŝati: adori sian edzinon, adori la poezion.

Adoro. Sento de tiu , kiu adoras.

Adoranto. Persono, kiu adoras : kantistino, aplaŭdata de la adorantoj.


Adreso. - 1. Precize difinita loĝloko de persono (lando, urbo, strato, domo) : La adreso de doktoro Zamenhof estas : Varsovio, str. Dzika n° 9.

- 2. Surskribo sur letero , sur pakaĵo, enhavanta la nomon kaj la loĝlokon de la persono, al kiu ĝi estas