Saltu al enhavo

Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kondamno. Ago de tiu, kiu kondamnas. Kondamnito. Homo, kiun oni juĝe kondamnis : kondamnito al la ekzilo.


Kondiĉo. - 1. Reciproka rajto kaj devo de interkonsentantaj personoj, bazo de interkonsento : kondiĉo de kontrakto, je kiu kondiĉo? - 2. Tio, kio estas necesa, por ke io ekzistu, okazu : La oksigeno estas kondiĉo de la vivo. - 3. Stato de aferoj, cirkonstanco : Ne facile estas labori en tiaj kondiĉoj. Kondiĉa. Dependanta de kondiĉo : kondiĉa promeso. Kondiĉe ke. En la okazo se : Mi venos, kondiĉe ke vi venos. Senkondiĉe. Sen iu ajn kondiĉo.


Kondolenci. Esprimi sian ĉagrenon pro ies malfeliĉo, perdo : kondolenci la vidvinon. Kondolenco. Kondolencantaj vortoj.


Kondoro (Zool.). Raba birdo el la familio de l’ vulturoj (Sarcoramphus gryphus).


Konduki. - 1. Doni la direkton al iranto : konduki blindulon, tenante lin je la mano; konduki bruton al la bazaro. La pasio kondukas al krimoj. - 2. Administri, direkti : konduki entreprenon. Alkonduki. Konduki al io kaj ĝin atingi : alkonduki al la urbo. Dekonduki. Konduki de io kaj flankigi de ĝi : dekonduki de la vojo. Forkonduki. Konduki for de io kaj ĝin forlasi : forkonduki de la patrujo. Enkonduki. - 1. Konduki ien kaj veni internen : enkonduki en la ĉambron. - 2. Uzi, apliki ion novan; proponi ion novan por la uzado : enkonduki novan vorton. Kunkonduki. Konduki kun io, kun si : kunkonduki sian filon. Trakonduki. Konduki tra io kaj atingi ĝian ekstremon : trakonduki tra la urbo. Kondukanto. Homo, kiu kondukas. Kondukilo. Rimeno, ŝnuro por konduki brutojn : brido kun longaj kondukiloj. Komparu : Gvidi.


Konduktoro. Oficisto, kontrolanta biletojn en vagono, omnibuso : fervoja konduktoro.


Konduti. Agi konforme aŭ nekonforme al la reguloj de la bonmoreco, konveneco : La knabino kondutis neriproĉinde dum la tuta servado. Konduto. Maniero de la agado (konforma aŭ nekonforma al la reguloj de bonmoreco kaj konveneco). Bonkonduta. De bona konduto. Komparu : Agi, fari, procedi.


Konfederacio. Unuiĝo de kelke da ŝtatoj, kiuj havas komunan registaron, sed konservas sian sendependecon : Svisujo estas konfederacio de dudek du ŝtatoj.


Konfekcio. Vestoj, fabrike produktataj ne laŭ mezuro.


Konferenco. Kunsido por interkonsiliĝi pri gravaj aferoj : konferenco de diplomatoj.


Konfesi. - 1. Malkaŝi siajn pekojn : La pastro absolvis la konfesinton. - 2. Malkaŝe diri : Mi devas konfesi, ke mi tute ne amas lin. Konfeso. Ago, vortoj de tiu, kiu konfesas.


Konfidi. - 1. Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu : Konfidu, sed vidu. - 2. Doni, lasi ion al la zorgoj, fideleco de iu : Forveturante, la gepatroj konfidis la infanon al la vartistino. Konfido. Sento de tiu, kiu konfidas. Konfidato. Homo al kiu oni konfidas siajn sekretojn : konfidato de la mastro. Konfidema. Kiu facile konfidas; kredema. Komparu : Fidi.


Konfidencio. Sciigo, kiun oni komunikas al iu, konfidante al lia diskreteco. Konfidencia. Komunikata kun konfido al ies diskreteco : konfidencia letero. Konfidencie. En konfidencia maniero : diri ion konfidencie.


Konfirmi. - 1. Proklami la verecon de io; jesi : konfirmi la novaĵon. - 2. En la katolika kaj protestanta kulto : solene ripeti la benon de la bapto. Konfirmo. Ago de tiu, kiu konfirmas; soleno, en kiu oni konfirmas. Konfirmoto. Junulo, kiu sin preparas al la soleno de la konfirmo.


Konfiski. - 1. Forpreni kiel punon por la ŝtata trezorejo : konfiski bienojn de ribelanto. - 2. Forpreni objekton malpermesitan, ne konforman al la reguloj : konfiski al la lernanto malpermesitan libron; konfiski nefreŝan viandon en la bazaro.


Konfiti. Kuiri fruktojn kun sukero, por ilin konservi en la densa siropo. Konfitaĵo. Konfititaj fruktoj.


Konflikto. Malkonsento, malpaco, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj, de opinioj : konflikto inter du regnoj; konflikto kun la propra konscienco.


Konforma. De sama karaktero, bone akordiĝanta kun io : Stilo konforma al la temo. Konforme. En maniero konforma al io. Konformigi. Fari ion konforma al io. Konformiĝi. Fariĝi konforma al io.


Konfuzi. Kaŭzi perdon de la trankvileco, de la memcerteco de iu, per subita malkovro de lia kulpo : La juĝisto tute konfuzis la krimulon per siaj demandoj. Konfuzo. Stato, sento de tiu, kiu estas konfuzita. Konfuziĝi. Fariĝi konfuzita : Ŝi tute konfuziĝis, vidante la penetreman rigardon de la edzo. Komparu : Konsterni.