Estas indiferente por la aŭtoro de la jena
traktaĵo, ĉu tiu surskribo sur emblemŝildo
de iu nederlanda gastejestro celas la
homojn ĝenerale aŭ precipe la ĉiam
militemajn regnestrojn aŭ eble eĉ nur la filozofojn,
revantaj tiun dolĉan revon.
Sed unu postulon la aŭtoro havas: estas konate, ke politikisto praktika rilatadas al teoria kolego tiele, ke li iom arogante taksas tiun kiel teoriulon, kies ne-efikaj ideoj tute ne ĝenas ŝtaton, „ĉar tiu devas sekvi principojn laŭspertajn; la teoriulo faligu laŭ-plaĉe per unu ĵeto eĉ dekunu keglojn, sen ke diplomato tion atentu“. Tial nun, mi postulas, ke, en okazo de konflikto, la praktikulo estu konsekvenca rilate la teoriulon, kaj ne suspektigu lin pri danĝerigo por la ŝtato, per diven-prove kaj riske publicitaj opinioj de teoriulo. Per tiu ĉi Clausula salvatoria (antaŭprotesto. Tr.) la aŭtoro deziras bonmaniere malebligi ĉiun malican interpretadon.