Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

TOBIO. Jes, jes.—Ĉu vi memoras kiel ĉe la »trabveturiga festo»[1] en Peltola, la junaj kaj maljunaj dancis laŭ sakfajfilo de Hansu, la estona maljunulo?

ZEBEDEO. Dum miaj oficvojaĝoj mi okaze tien alvenis.

TOBIO. Multajn petolaĵojn ni tie faris. Inter alie forĝisto, la ŝerculo, fulgigis mian vizaĝon ĝuste je la ekiro. La fripono! Mi nesciis la aferon antaŭ ol en hejmo Marto min atakis pri tio.—Nu, tiuj agoj jam apartenas al estinteco kaj estu forgesataj. Oni devas sperti diversajn aferojn, ludon kaj seriozecon, en tiu mondo, kiun la scienculoj asertas esti ronda kiel mia kapo, kaj turniĝi en la malplena aero. Kia estas via opinio koncerne tiu afero?

ZEBEDEO. Mi plene konfidas al la Vorto, ni ja kantas: »Nenia kolono, nur rapidkura flugo.»

TOBIO. Tion ankaŭ mi opinias.—Sur la akvoj ĝi ruliĝas kvazaŭ granda kristnaska bulko.—Tiu mondo estas ronda kaj plena da kaŝanguloj kaj labirintoj, kiuj facile subigas homon. (Plenigas ambaŭ glasojn per brando.) Estu kiel ajn, ni prenu ektrinkon kaj ĉion forgesu. Ektrinkon ni prenu kaj ridu kaj ploru samtempe al okazintaĵoj de nia vivo.—Kantoro, havu la bonecon! Ne malŝatu feston de Esko, alie mi sentas min ofendata pro mia filo.

ZEBEDEO. Mi gustumos!

TOBIO. La glason renversite, kantoro, renversite!

ZEBEDEO. Ne, Tobio, mi nur gustumas.

  1. Vidu piednoton 5 pri laborfesto.