Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ludo aŭdiĝas je interspaco de tuta kilometro, ĝi penetras oston kaj medolon kaj la homo sin kredas en ĝojo de ĉielo.

TIMOTEO. En ĝojo de ĉielo! Li do estas vera ludisto. Bedaŭrinde, ke vi ne venigis lin tien ĉi, ĉar li estas tiel mirinda muzikisto.

ESKO. Mi nesciis pri ĉi-tiea edziĝofesto, plue ne estis mia devo havigi ludiston.

TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?

ESKO. Personan imposton ankaŭ mi elpagas.

TIMOTEO. Ne murmuru, ĉar via kapo egalas formikejon.

1:A GASTO. Ĉu vi estas disputema, Timoteo?

2:A GASTO. Ĉiam li estas kolerema, estante ebria.

TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis.

KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas.

TIMOTEO. Jam sufiĉas.—Sed mi ne toleras tiun viron.

KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale kiel vi.

TIMOTEO. Li babilas malsaĝaĵojn.

KARRI. Vi mem vin kondutas malsaĝe; mi tion devas diri.

TIMOTEO. »Josefo Oinasmäki ... en ĝojo de ĉielo.» Paroli pri muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko arĝentan kuleron.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro.