Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

JAKOBO. Laŭ mia opinio ni jam dancis sufiĉe. Mi farus novan proponon.

KARRI. Nu, diru!

JAKOBO. Jen via herbejo atendas falĉilon, tie ĉi dekoj da viroj; permesu nin falĉi la herbon antaŭ ol malaperas la matenroso kaj en daŭro de kelkaj minutoj tio estos farita.

1:A GASTO. Tion ni faru, Karri.

KARRI. Ĉu mi laborigu miajn gastojn?

JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; ĉiuj estas pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falĉiloj, la virinoj sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu manĝo.

2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.[1]

1:A GASTO. Nun havigu falĉilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj eliras el la malantaŭo.)

KARRI. Estu do laŭ via deziro kaj ni iru por nin provizi per laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.)

MIĈJO (sola). Esko ankoraŭ restas sur sia ekskurso. Estus amuze vidi lian mienon de tie revenante.—Mi volus lasi lin, se la vojaĝmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago ĝi malpliiĝas, ĉar tre ŝparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam malaperos Miĉjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun

  1. Dum aŭtuno oni ofte aranĝas en Finnlanda kamparo „laborfestojn“ por rikoltado; la tuta najbararo kolektiĝas por labore helpi al la mastro por manĝo kaj danco kiel solaj honorarioj.