Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke la mizerulo ankoraŭ vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.

ZAKARIO. Mi revigligos ĝin; fojnon kaj avenon ĝi ricevos.

IVARO. Ĉu vi posedas monon?

ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj artifikaĵoj.

IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn aĉetaĵojn!

ZAKARIO. Nenio sufiĉas por aĉetaĵoj, tute nenio. Por la mono ni nur ricevos nutraĵon por la ĉevalo kaj litron da brando en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.

ZAKARIO. Sensencaĵoj! Lertulo sin malkonfuzas eĉ el pli malfacila embaraso.

IVARO. Neeble estas liberiĝi el tiu dilemo. La prezo de l’ ŝarĝo estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en ĉio tio ĉi vi estis al mi tre helpema.

ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.

IVARO. Ĉu vi povas havigi al mi dek talerojn?

ZAKARIO. Ne eĉ moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.

IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.

ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraŭ restas.—Aŭskultu al mi! Dum la reveturado rabistoj ĉion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn, kiujn ni ambaŭ, dank’ al Dio, sufiĉe havas en kapo kaj vizaĝo.

IVARO. Diru: dank’ al brando!

ZAKARIO. Sed kia ŝajnas al vi mia projekto?