Saltu al enhavo

Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gante pri la vojo. La funebra malĝojo mallumigis lian konscion kaj superpendis lin, kiel nigra nubego. Li forgesis pri tempo, pri spaco, pri sia propra ekzistado kaj li tuta estis plena de unu premanta penso pri Sokrato… «Hieraŭ li estis, ankoraŭ hieraŭ sonadis liaj kvietaj paroladoj. Kiel do eblas, ke li malestas hodiaŭ?… Ho nokto! vi montoj-grandeguloj, kovritaj per nebulaj nuboj, ho vi, murmuranta maro, posedanta propran movadon, vi malkvietaj ventoj, portantaj per viaj flugiloj la spiradon de la neampleksebla mondo, vi, stela arkaĵo, kovrita per flugantaj nuboj, vi trankvile brilanta fulmo sentondra, disŝovanta iliajn silentajn bedojn,—prenu min al vi, malkovru por mi la sekreton de tiu ĉi morto, se vi mem ĝin scias! Kaj se vi ĝin ne scias,—donu do al mia nesciado vian senpasiecon. Prenu de mi tiujn ĉi turmentajn demandojn,—mi ne estas sufiĉe forta por ilin portadi en la brusto sen respondo… Kaj kiu do respondos, se la eterna silentado fermis la buŝon de Sokrato kaj sur liaj okuloj ekkuŝis eterna mallumo?»

Tiel paroladis Ktezipo, turnante sin al la maro, al la montoj kaj al la mallumoj de la nokto, kiu dume faris, laŭ la kutimo, super la dormanta mondo sian nevideblan, nedeteneblan flugon. Pasis multaj horoj, antaŭ ol Ktezipo ekpensis ĉirkaŭrigardi, kien alkondukis lin liaj paŝoj, ne regataj per la konscio. Kiam do li ĉirkaŭrigardis, malluma teruro atakis lian animon.

————————