Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

110 asocio, societo de multaj personoj, kunigitaj por sama celo morala, ne financa (K. societo, kompanio).

111 asorti, bone elekti kaj kunmeti komercaĵojn diferencajn inter si, sed ĉiuj de sama speco (K. sortimento).

112 atenti turni al io sian aŭdan, vidan senton, sian spiriton.

113 atesti, 1. pruvi, montri;

2. fari deklaron en juĝejo pri afero koncernanta akuziton aŭ disputantojn.

114 atesto, 1. pruvo, montro, dokumento, objekto atestanta fakton;

2. vortoj de atestanto,
a) ricevatesto, atesto, konigo, sciigo pri ricevo (K. kvitanco).

115 atestanto, persono, kiu atestas.

116 aŭkcio, publika vendo, ĉe kiu oni liveras la varojn al tiu, kiu plej alte ilin pagas (K. lotaĵo).

117 aŭtentika, evidenta, vera, nefalsita, malo de apokrifa.

118 aŭtomobilo, movigata veturilo per motoro.

119 averio, difekto kaŭzita al ŝipo aŭ al ĝia ŝarĝo (K. difekto).

120 averti, kondiĉe, minace atentigi pri io. — Averti pri nelivero, se la ŝuldanto ne pagas malnovan ŝuldon.

121 avizi, antaŭsciigi pri io (K. averti).

122 avizo, 1. ago antaŭsciigi pri io;

2. dokumento, korespondaĵo antaŭsciiganta ion (K. cirkulero).



B

123 banderolo, papera bendo, anstataŭanta la koverton de sendaĵoj kaj uzata por sendado de ĵurnaloj, gazetoj ktp.

124 banko, 1. firmo, institucio privata aŭ ŝtata por financa procedo;

2. la ejo de tiu institucio.