Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

141 bicikledo, durada velocipedo kun egala grandaj radoj.

142 biciklisto, persono uzanta bicikledon.

143 bieno, kampara posedaĵo.

144 biero, fermentita trinkaĵo, tirita precipe el malto aŭ tritiko kaj lupolo.

145 bilo, negocebla komerca valorpapero.

146 bilanco, listo de ŝuldo kaj bonhavo.

a) starigi bilancon, fari, aranĝi bilancon.

147 bileto, 1. papera, kartona folieto kun surskribo rajtiganta eniri ie, partopreni en io, vojaĝi, ktp. — Trama, fervoja bileto;

a) monbileto, papermono, eldonita de l’ ŝtato aŭ de leĝe privilegiita financ-instituto, rajtiganta la posedanton, sen legitimacio, ŝanĝi ĝin je alia mono aŭ uzi ĝin por pago. (K bankbileto, banknoto).
b) ir-revena bileto, karteto donanta rajton fari vojaĝon de iro al unu loko kaj de reveno de ĝi al la loko de foriro.
c) ordonbileto, skribaĵo, per kiu oni devigas sin, pagi sumon, ĉu al persono nomita en ĝi, ĉu pro ĝia ordono al iu ajn persono, rajte ĝin posedanta.

148 biliono, 1. unu miliono da milionoj (= 1.000.000.000.000) laŭ la angla-germana sistemo;

2. mil milionoj (= 1.000.000.000) laŭ la franca (romana) sistemo (K. triliono).

149 bindi, kunkudri foliojn de libro kaj surmeti tolan aŭ ledan dorson kaj kartonan kovrilon.

150 bindaĵo, kovrilo de libro kune kun la tola aŭ leda dorso.

151 bindisto, metiisto, kies okupado estas bindi librojn.

152 binditaĵo, bindita libro.

153 bitumo, flamema terpeĉo.

154 blankakcepto, v. akcepto.

155 blanketo, paperfolieto subskribita de iu, donata al alia persono, kiu rajtas plenigi ĝin laŭ sia bontrovo.

156 blankmetalo, v. pakfongo.