Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

174 broŝuri, kunkudri foliojn de broŝuro.

175 broŝuro, maldika libro aŭ foliaro ne bindita, sed nur konsistanta el kunkudritaj folioj.

176 budĝeto, antaŭkalkulo de elspezoj (K. etato).

177 bulteno, faka aŭ raport-gazeto. — Borsa, komerca, semajna, monata bulteno.

178 buŝelo, angla mezuro por sekaj grajnoj, semoj, pulvoro ktp. = 36,5 litroj.

179 butero, grasa substanco eltirita el lakto.

180 butiko, vendejo, ordinare en teretaĝo (K. magazeno).

C

181 cedi, lasi libervole aŭ laŭ interkonsentita kondiĉo, iun posedaĵon al alia persono.

182 cendo, malgranda monero, centono de usona dolaro, centono de nederlanda guldeno (v. tabelon).

183 *centi… prefikso de decimala metra sistemo, signifanta centonon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l’vorto. — Centiaro, centigramo, centimetro kaj centilitro estas centono de aro, gramo, metro, litro — (K. mili…, deci…, hekto…, kilo…, miria…).

184 centimo, centono de franko, de liro.

185 *centralizi, v. centrigi.

186 centrigi, kunigi al sama punkto, loko.

187 centro, 1. meza punkto, loko;

2. ĉefoficejo de institucio.

188 cerealoj, graminacoj, kies grajnoj estas manĝeblaj.

189 cinamo, sekigita ŝelo de tropikazia arbo, uzata kiel spicaĵo.

190 cirkulero, letero, anonco multnombre reproduktita por dissendo (K. avizo).