Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malaperigi krajonajn strekojn, kaj, se miksita kun vitra polvo, ankaŭ inkajn.

459 gusto, 1. tiu el la kvin sentoj, kies organoj estas la lango kaj la palato;

2. estetika kapablo.

460 gutaperko, suko de hinda arbo, kiu malmoliĝinte similas al kaŭĉuko.


Ĝ

461 *ĝenerala sekretario, v. sekretario.

462 ĝiro, skribo sur posta parto de kambio aŭ bilo, per kiu oni cedas ĉi tiun al alia persono.

463 ĝu-manĝaĵoj, manĝaĵoj, kiuj ne estas nepre necesaj por la ĉiutaga vivado (K. frandaĵo).


H

464 halo, ejo konsistanta el konstruaĵo, kies tegmento estas apogata sur pilastroj aŭ kolonoj.

465 hav(aĵ)o, tio, kion oni posedas; objekto, aĵo posedata, propraĵo.

a) bonhav(aĵ)o, 1. tio, pri kio oni povas disponi pro akirita rajto;
2. la sumo, kiun oni havas en kredito ĉe iu (K. kredito).
b) enhav(aĵ)o, objektoj entenataj en io, aĵo, afero entenata.

466 haveno, ŝipŝirmejo konsistanta el golfeto de maro, de lago, de granda rivero.

467 hazardo, okazaĵo sendependa de nia volo, de niaj agoj.

468 hekto… prefikso de metra decimala sistemo, signifanta centoblon de la mezur-unuo prezentata de la dua parto de l’ vorto. — Hektaro, hektogramo, hektolitro kaj hektometro signifas cent arojn, cent gramojn, cent litrojn, cent metrojn. — (K. mili…, centi…, deci…, deka…, kilo…, miria…).