Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1348 universala, 1. taŭga por ĉiuj, por ĉio;

2. koncernanta la tutan mondon.

1349 unuiĝo, kuniĝo de multaj personoj en tuto por komuna celo (K. unio).

1350 urbo, aro de multnombraj domoj, starantaj laŭ stratoj, placoj (K. vilaĝo).

1351 urĝi, devi esti farata sen prokrasto.

1352 urĝ(ant)a, kiu urĝas.

1353 utilo, io alportanta bonon (K. gajno, profito).

1354 uzi, preni por si, utiligi por si ion.

a) eluzi, difekti, malbonigi, malpliigi pro uzado.

1355 uzita, kion oni uzis, ne plu nova.

1356 uzino, industria entrepreno, en kiu la plej grava laboro estas farata per maŝinoj.

1357 uzuro, procentego, kontraŭleĝa tropreno de profito al ŝuldanto.



V

1358 vagono, surrela fervoja veturila, kovrita aŭ nekovrita. — (K. ĉaro).

a) cisternvagono, vagono, sur kiu estas muntita barelosimila aŭ cilindroforma rezervujo por transporto de fluidaĵoj, ĉefe eksplodemaj.
b) pakaĵvagono, speciala vagono de l’ fervojo en kiu oni transportas la pakaĵojn de vojaĝantoj kaj en kiu kutime estas la vagonarestro.
c) specialvagono, vagono, ĉaro por speciala celo. — Biervagono, glacivagono, karbovagono.
ĉ) ŝutvagono', vagono aŭ vagoneto, kiu per renverso de la supro ebligas elŝuti la enhavon.
d) varvagono, vagono ekskluzive uzata por transporto de varoj.

1359 vagonaro, aro da vagonoj kunkroĉitaj, tirata de lokomotivo aŭ movata per elektro.

a) ekspresvagonaro, la plej rapida el la fervojaj vagonaroj, haltanta nur je gravaj stacioj.