Paĝo:LM 1933-7 Izrael Lejzerowicz - Horaĉo Serĉer faras revolucion.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mi solene bruligas la raportojn de Robert Kreuz.

Robert Kreuz ĵetos libron en la fajron kaj diros: pereu la raportoj de Hans Jacob. Vivu la verda raso!

Julio Baghy ĵetos pakaĵon da libroj en la fajron kaj patose deklamos: Hajl’ al vi, Kalocsay! Hajl’ al vi, tempest’ al vi, fajr’ al vi, Kalocsay!

Kalocsay »sinkigos« kelkajn volumojn en la »incendion« kaj jubilos: Baghy flamas! Fine mi venkis!

Jung faligos en la flamojn sakon da libroj, etendos la manon kaj jubilos: Bleier verrecke[1]! Vivu la verda raso!

Bleier ĵetos kelkajn librojn sur la ŝtiparon kaj krios: Jung brulas! La estonto estas mia!

— Mi pensas, ke estas jam sufiĉe da fajro — mi interrompis — indulgu almenaŭ la tradukitan de mi »Sorĉistinon el Kastilio«, kiu mem estas plena de gehena fajro…

— Ne sufiĉas, ne sufiĉas! — retondris Horaĉo Serĉer, enirinta en la »trancon« — la revolucio devas esti ĝis la lasta detalo efektivigita! Ni devas savi la movadon! Ni devas purigi, refreŝigi ĝin! Venis la tempo por heroaj agoj!…

Senforte li refalis sur la benkon. Liaj okuloj elstariĝis, angora ŝvito kovris lian frunton. Kaj subite li komencis plori kiel infano. »Trankviliĝu — mi diris — tia ekscitiĝo malutilas vian sanon, gardu vin«.

— Promesu al mi, kara amiko — li plore singultis — ke vi rase puriĝos kaj helpos min fari la revolucion. Ĝi ja estas tiom necesa, benoriĉa por nia movado. Se ni ne ekagos, nia afero pereos. Ordo devas regi, disciplino estas necesega. Ni elŝiros la herbaĉojn, kiuj venenas nian movadon, kun la radikoj. Ni enkarcerigos la opoziciulojn, ni bruligos la librojn. Vidu, tio estas la plej sukcesa metodo en la nuna tempo. La pugnon oni timas. Kial ni ne apliku ĝin?

Ankoraŭ iajn vortojn li balbutis, sed ilin mi ne komprenis jam. Tute elĉerpita de la emocio, kiun ĉiam donas al li la propraj paroloj kaj ideoj, Horaĉo Serĉer forte ekdormis.

Kaj deĵorante ĉe li sur la benko, mi pensis: Horaĉo Serĉer volas fari revolucion, gardu vin esperantistoj! Kaj eble li pravas iom: eble utilus ne unu verdulon enkarcerigi, kaj ne unu libron bruligi por purigi nian movadon kaj literaturon de malbonaj herbaĉoj…

  1. germane:Bleier verrecke = Bleier (plumbo) pereu!