Paĝo:LM 1937-4 Janusz Korczak - Du noveloj.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kolegoj malsanulojn kaj iliajn zlotojn — se mi estas ĵurnalisto, mi ŝtelas de aliaj kamaradoj iom da groŝoj, kiujn mi ricevis por miaj artikoloj. Kaj ĝuste pro tio la homoj laborantaj sur unu profitlabora kampo rigardas sin reciproke ŝtelistoj. Kion fari? — Oni ĉiam malhelpas unu la alian.

Nu, veron vi diras — kiam unu mia amiko aĉetis provizan butiketon, baldaŭ ankaŭ du aliaj aĉetis apude.

— Nu, vi vidas mem — mi ne parolas en tiu ĉi momento pri mi, sed kiom da homoj estas honestaj nur pro tio, ke ili timas.

Ho, nature, nature…

— Oni demandas lin ekzemple: Kion vi farus, se vi trovus en la strato mil zlotojn en akcioj? »Mi ilin tuj redonus« — li respondas senhezite. »Kaj se vi trovus kvin mil zlotojn en centzlotaj paperoj?« Mi redonus, kompreneble«, li diras malgaje, dum li pensas: »ĉar eble la posedanto memoris la numerojn kaj faris rezervon en la ĵurnaloj.« »Sed se vi trovus dek mil zlotojn?« tiu honestulo certe respondos: »Kiacele paroli pri tio, kio neniam okazos?«

Tiamaniere interparolante, ni iris longan tempon — malproksime jam vidiĝis urba lanterno.

Mia kamarado estis tiel okupita pri la interparolado, ke li ŝajnis ne rimarki, ke mi havas sur mi sufiĉe belan mantelon kaj nedifektitajn botojn.

— Mi diros al vi eĉ pli — mi daŭrigis — la ŝtelistoj sendiskute faras al la homoj iom da malagrablaĵoj, kvankam pro perdo de horloĝo neniu mortis ankoraŭ, kaj sole en esceptaj kazoj la perdo de monujo kaŭzas nekompenseblan truon en la budĝeto de familio. Tamen ili kaŭzas ankaŭ grandan profiton kaj donas multvalorajn servojn.

»Kompreneble — konfirmis mia kamarado. Nu, diru frato, kian profiton oni havas de ni?«

— Vi instruas la homojn esti atentemaj kaj bone gardi sian havaĵon. Se vi malestus, oni iradus en la stratoj enprofundiĝinta en pensoj kaj riskus esti surveturita aŭ piedpremita — oni lasus sian loĝejon malfermita, kio povus malbone influi la moralecon de la virinoj. Fine, la tuta ŝlosistindustrio, grandaj kasejfabrikoj, seruroj, tute ne ekzistus.

En la sama momento ni haltis en la distanco de dek kelk paŝoj de polica posteno.

»Nu, sinjoro,« mi lin alparolis, »ĉu vi forkondukos min plu?

— Nature, ke ne.

Li ekrigardis kun bedaŭro mian mantelon, suspekteme ekmezuris la amplekson de miaj poŝoj kaj diris duone malgaje, duone mire.

— Eh! cigano vi estas, frataĉo — kaj malaperis en la ombro de senhoma stratanguleto. Kaj al mi fariĝis komprenebla la afero, ke eĉ fripono el sub la plej malhela stelo deziras esti senkulpigita pri siaj plejaj friponaĵoj, kaj lin ĉiam senkulpigos la penso, ke en la vasta mondo ekzistas friponoj el sub ankoraŭ pli malhelaj steloj, ke fine li estas preta eĉ ne eltiri al vi horloĝon, se vi nur povas lin kredigi, ke vi ne rimarkas liajn friponaĵojn, aŭ vi ilin senkulpigas.


LITKOVRILETO DE PUPO

— Avinjo, al pupeto estas malvarme en liteto, ne estas litkovlileto — babilas la trijara Jadvinjo.

— Nu, do avinjo faros al la pupeto litkovrileton. Bone?

— Avinjo falos litkovlileton? — demandas Jadvinjo per infana, duondemanda kaj duonpetanta voĉo. — Kaj kiam avinjo falos la litkovlileton?

— Avinjo tuj faros.

— Tuj?

Kaj la avinjo ekstaras el brakseĝo, trotetas sur siaj dolorigaj piedoj al ŝranko kaj serĉas konvenan pecon da ŝtofo. Ĉiu avinjo havas en sia ŝranko tiom multe da tiaj ŝtofpecoj.

— Ho, mi trovis, tio estos bona.

La avinjo eligas el la ŝranko manikon — de sia edziĝfesta robo.

Jes, la edziĝfesta robo!

Ŝi prenas kudrilon kun fadeno, tondilon, metas ilin sur la tableton, eksidas en la brakseĝo kaj komencas malkudri la manikon.

La edziĝfesta robo! Ĝin ŝi portis, kiam ŝi estis ĵuranta amon kaj obeemon al sia edzo. Tiu ĉi maniko ripozis sur lia brako, kiam ŝi dancis kun li dum la edziĝa festeno. Ŝia koro batis tiam forte, pro amo kaj espero. Ho, kiel ŝi dancis, kiel ŝi dancis! La edziĝfesta robo! Kiam ŝi almezuris ĝin la unuan fojon, la kudristino, bona virino, diris: Ho, vi estos feliĉa: estas nenio por korekti.«

Ŝi ne estis feliĉa, ĉar la amata edzo mortis, lasante ŝin kun kvar infanoj. Ŝi restis fidela al li ĝis lia morto kaj post la morto. Ŝi komencis labori. La infanoj kreskis, lernis — kaj ŝi laboris, laboris, laboris.

Ŝia laboro estis tre malfacila, sed nobla kaj sufiĉe