Paĝo:La Dek-Sepa - Januaro 1914.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bukedon el floroj ne samodoraj, kaj mi ne povas kontraŭstari la deziron, konigi al la legantoj de la « Dek-Sepa » en tiu numero unu el tiuj rakontoj, tradukita el la sanskrita lingvo.

Mi ne dubas, ke post legado, ili tuj aĉetos la verkon. Ĝi meritas sukceson pro la diverseco de la tradukoj, kiuj ĉiuj estas bonegaj kaj interesaj.


La historio de Savitri
(La plej konata kaj plej ŝatata historio el la nacia eposo.)

En la antikva tempo estis reĝo nomata Asvapati en la lando de Madra. Li estis religiema piulo, adoranto de la vereco, havanta la koron fermitan kontraŭ la sent