Saltu al enhavo

Paĝo:La Esperantisto - Aprilo 1890.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Esperanto kaj Volapük.
(Daŭrigo.)

Restas al mi nun ankoraŭ analizi la lastan bonan flankon de Volapük — ĝian mallongecon. En tiu ĉi punkto, mi diras ĝin tute malkovrite, la Volapük staras absolute pli alte kiu la Volapükistoj povas batali kontraŭ la „Internacia“. Sed ni analizu la veran signifon de tiu ĉi mallongeco de la lingvo. Ĉu ĝi estas ia aparta genio penso de sinjoro Schleyer? Ne, ĉiu, kiu volus krei ian artan lingvon, komprenas tre bone, ke la vortoj ne devas esti intence farataj longaj, se ili povas esti mallongaj. Ankaŭ i(nelegebla teksto)oro de la Esperanto deziris ke la vortoj en tiu ĉi lingvo estu la plej mallongaj kaj ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea. Sed kelkaj tre gravaj aferoj malhelpis lin en la plenumo de sia deziro: la vortoj devis esti kompreneblaj., klare diferencaj en la parolado unu de la alia kaj bonsonaj, kaj la nombro de la vortoj ellernotaj devis esti la plej malgranda. Tiuj ĉi tre gravaj postuloj, kiujn la lingvo devis plenumi, jam absolute ne permesis doni al ĝi formon ideale plej mallongan. Sed por sinjoro Schleyer la diritaj leĝoj tute ne ekzistis, kaj tial ĝi estas tute komprenebla, ke li ne sole tre facile povis doni al sia lingvo pli mallongan formon ol Esperanto, sed li eĉ devis ĝin fari; ĉar se oni volas la vortojn tute arbitre elpensi aŭ prepari laŭ sia volo, ne estante premata de certaj leĝoj, tiam jam estus simple ridinde se oni elpensus vorton kelksilaban, provante fari vorton unu silaban. Esprimado longa estas efektive afero ne oportuna; sed Vi povas tre facile vidi, ke en la lingvo Esperanto, malgraŭ ke ĝi devis obei diversajn tre gravajn leĝojn la esprimado tamen ne estas pli longa ol en la aliaj lingvoj vivantaj. Vere ke la Volapük esprimas la pensojn iom pli mallonge; sed restas ja la demando, ĉu por atingi la plej mallongan formon de la la lingvo estas permesita oferi por ĝi ĉiujn aliajn efektive gravajn kondiĉojn de lingvo internacia? Mi forte dubas ke iu jesigus tiun ĉi demandon. Multaj Volapükistoj laŭdegas la mallongecon de Volapük kaj pro tiu ĉi ili pardonas al ĝi ĉion alian; sed se efektive lingvo internacia devas plenumi nur unu kondiĉon, havi la plej mallongan formon, tiam mi povas proponi al ili alian lingvon, kiu jam estas kreita, pli facile ellernebla ol Volapük kaj multe pli mallonga ol tiu ĉi: la plej mallonga lingvo estas la silento.


Sed ankaŭ tiun ĉi plej gravan econ de Volapük, la mallongecon, ĉu sinjoro Schleyer trakondukis ĝin sisteme? Oni povus ĝin tute certe esperi, ĉar se iu volas atingi en sia lingvo nur la plej grandan mallongecon, tute ne premante sin per la formo de la vortoj, li povas ja fari ĝin tre facile, ĉar nenio estas pli facila, ol preni ian vorton kelksilaban kaj derompi de ĝi arbitre ĉiujn silabojn ĝis unu kaj ĉiujn literojn ĝis la plej malgranda nombro. Plenumi en la Volapük tute sisteme la kondiĉon de mallongeco estus ja eksterordinare facile, se tio ĉi estus efektive la klara intenco de sinjoro Schleyer, sed tamen li tiun ĉi kondiĉon tute ne plenumis sisteme. Tiel, ekzemple, kial sinjoro Schleyer la vorton „profesoro“ nomis „plofed“ kaj ne „plof“, kiu, estante eglae ne komprenebla kiel „plofed“ , estas ja tamen pli mallonga! Kiel la vortoj „bi-li-ad“, „bi-li-et“ k. c. jam en la radiko havas tri silabojn? Se „elipso“ povis kuraĝe esti nomita „liped“ kaj la nomo de ĉiu tre malproksime kuŝanta insuleto sin ne kaŝis antaŭ aŭtoro de Volapük kaj estis aŭtoritate transbaptita, tiam ankaŭ anstataŭ la trisilaba „biliad“ oni kun tiu sama rajto povus ja tute bone preni la unuan trovitan vorton unusilaban, kiel ekzemple „bom“, aŭ „bam, bum, plom, plam, plum“ k. c. Ĉio en Volapük ja estus tute egala! Kial inter la vortoj radikaj de Volapük sin trovas tiom da dusilabaj kaj trisilabaj, se el sole unusilabaj oni jam povis kunmeti grandegan vortaron, se la senco havas por la kreanto nenian signifon? (Prof. Bauer en sia „Spelin“ montris matematike, ke la nombro de la vortoj unusilabaj, kiujn oni povas krei per diversa kunmetado de la diversaj literoj, estas tiel grandega, ke la plej granda parto de la vortoj dusilabaj en Volapük povus kuraĝe esti anstataŭita per unusilabaj kaj la vortoj trisilabaj estas jam tute nebezonaj.) Se la originala senco kaj la rekonebleco de la vortoj havas nenian signifon kaj nur la mallongeco de la lingvo estas grava, tiam estus ja multe pli nature, pli prudente, pli bonrezultate kaj ankaŭ por la aŭtoro multe pli facile krei la lingvon en la jena maniero: elskribi en alfabeta ordo ĉiujn eblajn kombinaĵojn unusilabajn, kiujn oni povas kunmeti el la diversaj literoj de la alfabeto, doni al ĉiu el ili ian signifon — kaj tiam ni havus riĉan vortaron el vortoj la plej mallongaj. Se la mallongeco estas la plej grava flanko de la lingvo, tiam ni povas diri, ke la vortaro de la Volapük estas konstruita tute sur malvera vojo, kaj ni povas nur bedaŭri, ke anstataŭ la Volapük sinjoro Schleyer ne kreis per la supre dirita maniero ian lingvon „Bum-bam“, kiu certe ne estus pli sovaĝa ol Volapük, sed por tio estus pli mallonga.

Nun ni revenu al la lingvo Esperanto. Mi jam montris, ke jam nun ĝi ne estas pli longa ol la aliaj vivantaj lingvoj, kvankam tro multe zorgi pri mallongeco ĝi ne povis, por ne kontraŭbatali kontraŭ aliaj flankoj de la lingvo, kiuj nun estas