Saltu al enhavo

Paĝo:La Esperantisto - Februaro 1890.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por eterne bela sonĝo de l’ homaro! Per unu vorto — mi ripetas kun la plej profunda kaj plena konvinko la opinion, kiun iam skribis al mi la iniciatoro de nia afero: ni devas antaŭ ĉio kaj per ĉiuj niaj fortoj zorgi pri la vastigado de la afero kaj pri la konstanta kaj rapida grandiĝado de la nombro de la personoj, kiuj ellernis nian lingvon. Ĉio alia venos baldaŭ rapide, certe kaj sendanĝere per si mem. „Granda, plej grandega nombro de lernantoj!“ devas esti skribita sur nia standardo. Se ni tion ĉi ne havos, ni nenion havos. Kion ajn ni faros, kiel ajn ni laboros, — la trovado de novaj amikoj devas esti la unua laboro de ĉiu el ni. Se ni tion ĉi ne forgesos, ni baldaŭ vidos nian belan sonĝon efektivigitan antaŭ niaj okuloj; sed se anstataŭ labori kaj serĉi novajn amikojn ni nur babilados, — ni baldaŭ starigos la krucon sur niaj esperoj.

Kie serĉi la kaŭzon, pro kiu multaj el niaj amikoj dormas, plivolante vidi kiel aliaj vastigas la aferon, ol vastigi ĝin mem? Mi pensas, ke ekster la natura maldiligenteco de multaj homoj, la kaŭzoj estas:

1) multaj ne scias kiel ili devas labori;

2) multaj volas fari multegon per unu fojon; kaj vidante ke tio ĉi ne iras, kaj sentante, ke se ili alportos nur kelkajn novajn amikojn, ĝi estos kiel guto en la maro, — ili nenion faras.

Tial ni devas elserĉi rimedon por ke ĉiu sciu unu fojon por ĉiam, kion li devas fari por esti utila al nia afero kaj por esti konvinkita, ke lia laboro, kiel ajn malgranda ĝi estos, ne estos perdita, sed alportos difinitan gravan frukton, kiu restos fortike, konstante kreskos kaj multobliĝos. Jam multe pli frue venis al mi en la kapon unu rimedo, kiun mi tamen ne volis elparoli, timante ke oni min ridos. Sed nun, leginte la „Respondojn“ en la “Esperantisto“, mi venis al la konvinko, ke mia propono eble povas esti utila, kaj mi decidiĝis prezenti ĝin al niaj amikoj. Mia propono estas:

Ni devas fondi ligon de „vastigantoj“ (t. e. de personoj, kiuj vastigados nian aferon en la mondo). Ĉiu kiu volas fariĝi membro de tiu ĉi ligo, devas nek pagi ian monon, nek plenumi iajn apartajn formalaĵojn, nek liki sin por ia konstanta laboro, — li devas nur sendi al la iniciatoro de nia afero, aŭ al la redakcio de la „Esperantisto“, aŭ al la ĉefo de la ligo, se la ligo poste iun elektos, — la sekvantan leteron propramane skribitan: