Paĝo:La Esperantisto - Januaro 1891.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

signifo kaj ne per la maniero de sia sonado, ni uzas ĝin jene: a) aŭ ni uzas la nomon en tiu sama formo, en kiu ĝi estas uzata en sia propra lingvo, kaj ni lasas al la legantoj elparoli la nomon kiel ili volas (ekzemple „Fürth“ [urbo en Bavarujo], „Göthe“); b) aŭ ni uzas ĝin laŭ la ortografio kaj fonetiko Esperanta, t. e. ni esprimas la nomon per la sonoj kaj literoj uzataj en nia lingvo (ekzemplo „Vjazma“ [urbo en Rusujo], „Puŝkin“); c) aŭ ni donas al la nomo karakteron pure Esperantan, t. e. ekster la ortografio kaj fonetiko Esperanta ni donas al ĝi ankaŭ la gramatikajn formojn de nia lingvo (ekzemple „Nurnbergo“, „Rejno“). Ĉiuj 3 diritaj manieroj estas uzataj ankaŭ en ĉiuj ekzistantaj lingvoj. La unuan manieron ni uzas ordinare tiam, kiam la fremda nomo en ĝia nacia lingvo estas skribata per alfabeto egala al nia propra (tiel ekzemple ĉiuj popoloj uzantaj alfabeton latinan skribas: „Manchester“, „Byron“, kvankam tiuj ĉi nomoj estas elparolataj tute alie, ol postulas la reguloj de legado de la diritaj nacioj); la dua maniero estas uzata, kiam la nacio doninta la nomon kaj la nacio uzanta ĝin havas alfabetojn malegalajn kaj la figura litera imitado de la nomo estas jam ne ebla aŭ ne bezona (ekzemple la rusoj skribas [per siaj literoj] „Ŝekspir“ kaj ne „Shakespeare“, la germanoj skribas „Newa“, kvankam la rusoj mem skribas kaj elparolas sian riveron preskaŭ „Njeva“); la tria maniero estas uzata por tiuj nomoj, kiuj estas gravaj aŭ ofte ripetataj kaj okupis jam difinitan lokon en la vortaro de nia propra lingvo sub formo ellaborita per longa uzado (ekzemplo „Varsovie“ aŭ „Warschaŭ“ anstataŭ „Warszawa“, „Lissabon“ aŭ „Lisbonne“ anstastaŭ „Lisbóa“). Kian el la diritaj 3 manieroj oni devas uzi en la lingvo “Esperanto“ kaj en kiaj okazoj ilin uzi — ni ne povas ankoraŭ diri decide, ĉar tiu ĉi demando estas tre malfacile solvebla kaj tre multe disputebla, kaj tial ni lasas nun ankoraŭ ĝian solvon al la forto de la tempo kaj uza sankciado, kiel en ĉiuj aliaj ekzistantaj lingvoj, kaj al la volo de la uzantoj mem. Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero: aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos Esperanta vortaro geografia, historia k. c., kiel ni ĝin vidas en ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita kaj akceptita ia bona difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla kaj ankaŭ la plej bona kaj celinda estas la lasta maniero, kaj kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fonetike laŭ la sonaro kaj ortografio kaj kun karaktero pure Esperanta, t. e. el la 3 manieroj, pri kiuj ni parolis supre, kun la tempo sendube enfortikiĝos nur unu sola por ĉiuj nomoj — la maniero tria. Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi ankoraŭ al ĉiu esperantisto liberan elekton inter ĉiuj 3 diritaj manieroj. Ni permesas al ni nur doni kelkajn konsilojn por la elektado de tiu aŭ alia maniero:

a) laŭ la maniero unua ni konsilas uzadi la nomojn familiajn de ĉiuj personoj