Paĝo:La Esperantisto - Julio 1892.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tombo kaj en tia aŭ alia maniero doni al mi helpon. Mi tre bone konsciis, ke tio ĉi estas simple infana penso, ke neniu povis min aŭdi, kaj tamen mi pasie min alkroĉis al tiu ĉi mizero lumeto de espero. Mi denove komencis batadi per la manoj kaj piedoj en la kovrilon de la ĉerko, akompanante mian frapadon per tia ĝemado, kiu kredeble tre malofte eliras el homa brusto, — kaj denove mi havis kiel respondon mortan silenton. Tio ĉi daŭris tiel longe, ĝis mi absolute perdis la fortojn. Atakis min sento, al kiu mi eĉ ne povas trovi nomon. Tiu ĉi miksita sento de sopiro, teruro, senhelpeco kaj malespero estis en tia grado monstra, ke mi ekploregis, kiel infano.

La morto, malbela morto, per grandaj paŝoj proksimiĝadis al mi, kaj mi per nenio povis haltigi ĝian proksimiĝadon. Oni ne devas pensi pri ĝi, mi diris al mi; oni devas pensi pri io alia. Sed pri kio mi povis pensi? Pri la vivo? Ĝi ne ekzistis por mi. Pri rimedoj de eliro el tiu ĉi foso? Eliro estis neebla. Laca de sopira malespero kaj de sovaĝaj sintiroj al la vivo, mi devis morti, sufokiĝinte en mia tabula malliberejo. Mi ne povas diri, ke mi tremis antaŭ la morto, kiel antaŭ fakto de neniiĝo. Mi volis vivi, sed ĉe sia tuta forto tiu ĉi deziro ne povus tute mortigi en mi tiun fizikan kuraĝon, kun kiu homo povas pli aŭ malpli trankvile atendi neeviteblan morton. Mi estis trankvila ĉe la penso, ke post negranda spaco da tempo por mi venos la stato de neestado; sed tiu cirkonstanco, ke mi devis perei ĝuste tiel kaj ne alie — premis min. Terura estis por mi ne la morto mem, sed la maniero de morto. Sur la supraĵo de la tero mi povus renkonti ĝin kun deca firmeco: mi havas kaŭzon pensi tiel; tie ĉi sur la fundo de superŝutita foso, mi sentis min disbatita, dispremita, turnita en nenion. Mi ĉe mem volis ĵetis min en la brakojn de la morto, vidante en ĝi la solan eliron el miaj suferoj: aperis al mi penso de propravola ĉesigo de ili. Mi rememoris, kiel unu Roma hetero, en la reĝado de Nerono, kulpigita pro politika krimo, sufokis sin mem per nazotuko, kiam oni ŝin, lacan de turmentoj, portis sur seĝo por novaj turmentegoj. La penso pri tia rimedo de liberiĝo eĉ ektremigis min de ĝojo, kiel oktremas malliberulo ĉe la sciigo de liberigo. Mi devis havi sur mi zonan rimenon; mi povis fari el ĝi maŝon kaj sen ia kuraĝeco sole sub la premo de malespero, sufoki min mem. Sed mia ekzekutado iradis kvazaŭ laŭ antaŭe pripensita plano: mi ne trovis sur mi la rimenon. Tio ĉi estis ankoraŭ bato, kiu ĝis fluo min dispremis. Mi ekgrincis per la dentoj de furiozeco; mi raludis min en mia malvasta kaĝo, batante mian kapon sur ĝiaj muretoj, ne sentante doloron, kiun mi ne sentis eĉ tiam, kiam mi en blinda kolerego komencis mordadi miajn manojn. Mi ĝemadis, kiel vundita besto, sed tiajn ĝemojn, miksitajn kun tiuj frenezaj malbenoj, kiuj flugadis de mia lango, ne facile povas elvoki el homa brusto fizika doloro.

Tia turmentego ne povis longe daŭri: per rapidaj movoj mi elvokis fortigitan enspiradon de aero, kaj baldaŭ laŭ la premanta pezo en la brusto mi eksentis mankon de ĝi. Tiun ĉi fojon ĝi jam ne estis frukto de la imago: mi efektive komencis sufokiĝadi. Terura sonorado estis en miaj oreloj; ĝi plenigis per si la tutan ĉerkon; ĝi sonoris kiel la bruo de centoj da sonoriloj. Fajraj rondoj sin montradis antaŭ miaj okuloj, fariĝante pli kaj pli grandaj, fornaĝante ien en malproksimon kaj turniĝante en gigantajn ringojn, kiuj brilis per minaca sanga lumo. Mi sentis, ke mia saĝo komencas malklariĝadi. La pensoj, kiel rapidega