Paĝo:La Esperantisto - Julio 1892.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

No. ? (pri traduko de la opero «Vivo por la reĝo» en Esperanton por la teatroj de kelkaj plej gravaj urboj en Eŭropo?!?) [D-ro J. G.]


Korespondadi en Esperanto deziras: s-roj: V. N. Devjatnin, upravlenie 5-go polic. uĉastka, Vilno, Rusujo kaj Johan Jegorov, Melekes gub. Samar, Rusujo.



Malgranda rusa popola kanto.

Jam malsupre suno staras,
Jam rapide vesperiĝas…
Kion do knabino faras,
Kial do ŝi ne montriĝas?

Ĉu patrino ne permesas?
Aŭ alia jam ŝin tenas?
Kaj ŝi dolĉe lin karesas
Kaj al mi nun ne elvenas?

Ho, knabino! per fiero
Vi fariĝis nefidela:
Kial do vi en vespero
Ne elvenis, mia bela?

Ho, karulo! tempo pasis,
Kaj ĝusttempe mi ne venis,
Ĉar gepatroj min ne lasis,
Ĉar gefratroj min altenis…

Ne, ne ili vin altenis!
Diru simple kaj sincere:
«Malbelulo, mi ne venis,
Ĉar ne amas vin plu vere!»

Ha, mi vidas, kion faras
Karulino malfidela:
Kun alia ŝi nun staras,
Pli feliĉa kaj pli bela…

J. Lojko.


En la tombo.

Kiam mi maldormiĝis kaj malfermis la okulojn, ĉirkaŭ mi estis absoluta mallumo. Mi kelkajn sekundojn kuŝis senmove, penante klarigi al mi, kie mi estas. Ĉirkaŭe estis profunda silento. Mi miris, ke mi ne aŭdas la iradon de mia poŝa horloĝo, kiun mi ĉiam metas apud mia lito sur la noktan tableton, kaj mi eltiris mian manon por preni alumetojn, sed mia mano tuj frapiĝis je ia mureto.

Tio ĉi forte min mirigis. Mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn sen movo, penante doni al mi kalkulon pri tio, kie mi min trovas. Mi metis atenton sur tion, ke mi kuŝas sur io malmola kaj malglata: tio ĉi ne povis esti mia lito. Per la maldekstra ŝultro mi ankaŭ sentis ion malmolan. Nenion komprenante, mi volis min levi kaj mi frapiĝis per la kapo je ia baro.

Terura penso, elvokita kredeble per neklara ekmemoro, aperis kiel fulmo en mia kapo. Tiu ĉi penso estis tiel terura, ke mi ne kuraĝis eĉ formuli ĝin. Mi eĉ timis min moveti, por ne trovi jesigon de ĝi, kaj, ferminte la okulojn, mi komencis rememoradi, kio estas kun mi antaŭ mia lasta dormo. Sed mi absolute nenion povis rememori. Mi aŭskultadis — morta silento. Mi denove malfermis la okulojn kaj denove vidis nepenetreblan mallumon. Teruro komencis min kaptadi, teruro elvokita per penso pri io, kio prezentiĝis al mi tute komprenebla kaj kion tamen mi ne kuraĝis eĉ nomi al mi.

Fine mi decidis levi la manojn kaj palpi tion, je kio mi frapiĝis per la kapo. Per palpo mi eksentis supre lignan tabulon kaj tiajn samajn tabulojn ĉe la flankoj kaj sub mi. Estis klare, ke mi kuŝas en alnajlita kesto. Kaj kvankam la penso pri tio ĉi ĵus senvole aperis al mi, sed la ĝusteco de tiu ĉi supozo estis tiel neatendita kaj premanta, ke mi en la unua minuto perdis ĉian kapablon konsideradi. Mi palpadis